James Bowman Lindsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Bowman Lindsay
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1799 (1799-09-08)
en Angus
Morto 29-an de junio 1862 (1862-06-29) (62-jaraĝa)
en Dundee
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato St. Andrews
Subskribo James Bowman Lindsay
Okupo
Okupo fizikistoastronomoinĝeniero
vdr

James Bowman LINDSAY (8a de septembro 1799 – 29a de junio 1862) estis skota inventisto kaj aŭtoro. Oni konsideras lin partoprenanta en fruaj disvolvigoj en kelkaj kampoj, kiel inkandeska lampo kaj telegrafio.

Inter liaj teknologiaj plinovigoj, kiuj ne estis disvolvigitaj ĝis longe post lia morto, estas la inkandeska lampo, la submara telegrafio kaj la perarka veldado. Malfeliĉe, liaj pretendoj ne estas dokumentataj sed en julio 1835, Lindsay elmontris konstantan elektran lampon dum publika kunsido en Dundee, Skotlando. Li povis "legi libron je distanco de unu kaj duona futoj".[1] Tamen, li faris malmulte por establi sian postulon por disvolvigi la aparaton.

En 1854 Lindsay faris patenton por sia sistemo de senkabla telegrafio tra akvo. Tio estis la fino de multjara barakta eksperimentado en diversaj partoj de la lando. La aparato, tamen, havis malfacilon. Por maksimumi ĝian efikon, estis dezirebla munti alian linion sur seka tero, kio superis la larĝon de la akvo trapasenda. Kvankam tio eblus tra la Markoloj de Dover, ne eblus tra la Atlantiko. Realisma alternativo per la uzado de pli grandaj baterioj kaj terminaloj neniam estis tute esplorita.

Lindsay estis ankaŭ sperta astronomo kaj filologo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Letter of Lindsay published in the Dundee, Perth & Cupar Advertiser, 30 October 1835. Reprinted in "A history of wireless telegraphy: including some bare-wire proposals for ..." De John Joseph Fahie, Tria eldono, Dodd, Mead & Company, 1902

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fahie, John Joseph (1902). A History of Wireless Telegraphy. New York: Dodd, Meade, and Company. pp. 13–32. - The third edition is here.
  • Alexander Hastie Millar (1901). "Lindsay, James Bowman" . Dictionary of National Biography (1a suplemento). London: Smith, Elder & Co.
  • Tim Procter (2004). "Lindsay, James Bowman (1799–1862)". Oxford Dictionary of National Biography (reta eld.). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/16702.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]