James Branch Cabell
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

James Branch Cabell fotita de Carl Van Vechten (1935)
James Branch CABELL (naskiĝis la 14-an de aprilo 1879, mortis la 5-an de majo 1958) estis usona romanisto kaj eseisto, populara en la 1920-aj jaroj.
Li kaj liaj verkoj malfuroriĝis dum la sekvaj jardekoj, sed indas mencii lin, ĉar li estas preferata de kelkaj verkistoj, inkluzive de William Auld kaj Neil Gaiman. Auld esperantigis lian majstroverkon, la romanon Jurgen (1919).
Lia stilo estas nur fantazia kaj multornamita ĉe la surfaco; tamen li vere verkis malromantike pri homeco.
Aliaj rimarkeblaj libroj de Cabell inkludas (angle) Cream of the Jest (1917) kaj Figures of Earth (1921).
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- Jurgen: Romano. J.B.Cabell. Tradukis el la angla W.Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 240 pĝ. — (Serio Mondliteraturo; Vol. 10).