James Bryce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Bryce
Persona informo
James Bryce, 1st Viscount Bryce
Naskiĝo 10-an de majo 1838 (1838-05-10)
en Belfasto
Morto 22-an de januaro 1922 (1922-01-22) (83-jaraĝa)
en Sidmouth
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Glasgovo • Kolegio Triunuo • Belfasta Reĝa Akademio vd
Partio Liberala Partio vd
Subskribo James Bryce
Familio
Patro James Bryce vd
Patrino Margaret Young vd
Edz(in)o Elizabeth, Viscountess Bryce vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • jura konsilisto • politikistodiplomatohistoriistoŝtatreprezentantoverkistojuristo • pledadvokato vd
Laborkampo jurisprudenco • political science and government vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James BRYCE, 1- a vicgrafo Bryce, naskiĝis en Belfasto la 10-an de majo 1838 kaj mortis en Calais la 22-an de januaro 1922. Li estis advokato, historiisto kaj politikisto brita el Irlando.

Studinte en Glasgovo, li komencis karieron kiel advokato en Londono, poste li fariĝis profesoro pri civila juro en la Universitato de Oksfordo. En 1878 li publikigis Historion de la Sankta Romia Imperio. Post restado en Armenio, li verkis libron pri Kaŭkaza regiono kaj Monto Ararato, en kiu li revenis ekzemple al la supozata loko de la arkeo de Noa. De 1907 ĝis 1913 Bryce funkciis kiel brita ambasadoro en Usono.

Dum la unua mondmilito, Bryce estis nomumita de ĉefministro Herbert Henry Asquith por esplori supozatajn germanajn abomenaĵojn en Belgio, kaj poste la okazo de la armena genocido en Turkio. Lia raporto, kiu aperis en 1915, enhavas severan raporton pri germanaj agoj. Kunlabore kun la historiisto Arnold Joseph Toynbee, li poste kolektis atestojn pri la masakro de la armenoj kaj kaŭzis veran kolektivan konscion[1].

Li estis prezidanto de la Brita Akademio de 1913 ĝis 1917.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robbins, Keith G. (1967). “Lord Bryce and the First World War”, The Historical Journal 10, p. 255–278. doi:10.1017/S0018246X00027473.