J. C. O'Connor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el James Charles O'Connor)
J. C. O'Connor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1852 (1852-11-30)
Morto 28-an de novembro 1928 (1928-11-28) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Irlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

J. C.[1] O'CONNOR (naskita en 1853 en Cork, Irlando; mortinta la 28-an de novembro 1928 en Faversham, Anglio[2]) estis irlanda-angla doktoro pri filozofio kaj esperantisto. Li estis membro de la Lingva Komitato de 1905.

La lastan duonon de sia vivo li dediĉis grandparte al Esperanto kaj ĉie prelegis kun apostola fervoro. Lia lernolibro estis dum jaroj preskaŭ la nura instruilo por angloj. Li redaktis la monatan gazeton La Esperanta Instruisto.

O'Connor estis unu el la unuaj membroj de la Londona Esperanto-Klubo fondita en 1903. Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Libreto pri religia temo, tre ŝatata en Britujo, kaj tie tre favore akceptita de la literaturaj kritikistoj, Ĝis nun ekzistis de ĝi tradukaĵoj en 13 lingvoj ; S-ro O. Connor estis tre prava, prezentante ĝin, en Esperanto al la tuta mondo. 
— Belga Esperantisto n.10 (aŭg 1909)

Rete legeblas[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La antaŭnomoj estas aŭ James Charles aŭ John Charles. Oni trovas ambaŭ versiojn, sed plej ofte nur la mallongigitan formon.
  2. Niaj mortintoj. En: Esperanto 1929, n-ro 2, paĝo 17 (41).
  3. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.