James Clements

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el James F. Clements)
James Clements
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1927 (1927-10-31)
en Nov-Jorko
Morto 9-an de junio 2005 (2005-06-09) (77-jaraĝa)
en Oceanside
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Internacia Universitato Alliant vd
Profesio
Okupo ornitologo • verkistoentreprenisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Doktoro James Franklin CLEMENTS (31an de oktobro 1927 - 9an de junio 2005) estis usona ornitologo, verkisto kaj sukcesa komercisto. Li estis naskita en Novjorko.

Li geedziĝis kun Mary Norton kaj ili havis du filojn. Lia dua geedziĝo, kiu daŭris 14 jarojn, estis al Christina. Li geedziĝis trian fojon, al Karen.

Li ricevis sian titolon kiel PH. D. de California Western University en 1975. Lia disertaĵo iĝis la unua eldono de lia Birds of the World, A Check List (Birdoj de la mondo, Kontrollisto) (nun en ĝia sesa eldono). Clements estis plejparte pretiginta la sesan eldonon dum sia morto, kaj respondeco por la serio estis pristudita fare de la Cornell Laboratory of Ornithology (Laboratorio Cornell de Ornitologio) kun la vidvino de Clements, Karen. La Ornitologia Laboratorio finis la sesan eldonon, konservis ĝustigojn kaj ĝisdatigojn por ĝi, kaj planis publikigi estontajn eldonojn.[1]

Birdoj nome la Klementa polioptilo, Polioptila clementsi, estas nomita laŭ li.

Li mortis ĉe Tri-City Hospital, Oceanside, Kalifornio, pro komplikaĵoj asociaj kun akuta miloida leŭkemio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]