James Fenimore Cooper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
James Fenimore Cooper
Cooper portreto fare de John Wesley Jarvis, 1822
Cooper portreto fare de John Wesley Jarvis, 1822
Persona informo
James Fenimore Cooper
Naskiĝo 15-an de septembro 1789 (1789-09-15)
en Burlington
Morto 14-an de septembro 1851 (1851-09-14) (61-jara)
en Cooperstown
Mortis pro cirozo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Subskribo James Fenimore Cooper
Familio
Patro William Cooper [#]
Edz(in)o Susan Augusta Delancey [#]
Infanoj Susan Fenimore Cooper • Paul Fenimore Cooper [#]
Profesio
Okupo verkistooficiro • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • biografo [#]
Aktiva dum 1820– [#]
Verkado
Verkoj The Last of the Mohicans [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

James Fenimore COOPER (naskiĝis la 15-an de septembro 1789, mortis la 14-an de septembro 1851) estis usona verkisto.

Li naskiĝis en Burlington, Nov-Ĵerzejo. Grandan parton de sia junaĝo li pasigis en la bieno de siaj gepatroj, apud lago kaj arbaroj. Supozeble li tie evoluigis sian profundan amon al la naturo, kiu poste retroviĝis en multaj verkoj.

Lia unua literatura sukceso estis la romano The spy, eldonita en 1821. Vere mondfama fariĝis lia serio Leatherstocking Tales. La protagonisto, Natty Bumppo, kune kun sia indiĝena amiko Chingachgook vivis liberan vivon meze en la sovaĝa naturo, kiu tamen estis minacata de la civilizacio. Ĉefe junaj homoj ŝatas tiun ĉi verkaron.

Cooper mortis en Cooperstown, urbo fondita de lia patro en la ŝtato Nov-Jorkio.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The spy (1821)
  • The Pioneers (1823)
  • The Last of the Mohicans (1826)
  • The Prairie (1827)
  • The Bravo : a Venetian Story (1831)
  • The Pathfinder (1840)
  • The Deerslayer (1841)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La sentimulo. Rerakontita kaj mallongita versio de The Bravo: A Venetian Story fare de Roger Imbert. - Zagreb : IKS, 1982. (romaneto rerakontita per la 450 plej oftaj radikoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.