James Guillaume

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

James GUILLAUME [giJOM] (naskiĝis la 16-an de februaro 1844 en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, mortis la 20-an de novembro 1916) estis svisa anarkiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de svisa respublikano kiu estris malgrandan fabrikon de horloĝoj en Londono. Li konis la anarkiismajn ideojn dum siaj studoj en Svisio. El 1865, li estis anstataŭanta instruisto dum unu jaro en la Industria Lerenjo de Le Locle, en la kantono Neuchâtel. Li estis estro de la Ĵurasa Federacio de la Unua Internacio, nome de la anarkiisma branĉo de la internacio. Poste, Guillaume ludis aktivan rolon en la fondo de la Anarkiisma Internacio (St Imier). James ankaŭ ludis gravan rolon en la transformo al anarkiismo de Petro Kropotkin. En 1878, li setlis en Parizo. El la 1880-aj jaroj, li malproksimiĝis el la anarkiisma aktiveco, kaj poste revenis al luktado post la apero de la revolucia sindikatismo de la CGT, dudek jarojn poste. Guillaume konsideris la revolucian sindikatismon kiel politika heredanto de la Unua Internacio.

Li estis eldonisto de la gazetoj Progrès kaj La Solidarité inter 1870 kaj 1871, same kiel de la Bulletin de la Fédération jurassiene el 1871. En Parizo, li kunlaboris kun la gazeto Revue Pédagogique kaj kontribuis ekde 1877 kun la Dictionnaire de Pédagogie eldonita de Fernidand Buisson. El 1887 li estis ĉefa kunlaboranto de la vortaro Dictionnaire géographique de la France. En 1889 li akiris la francan ŝtatanecon. Li kunlaboris ankaŭ kun La Vie ouvrière, de la sindikatisto Pierre Monatte.

Guillaume estas eble plej bone konata pro la enorma verko de 4 volumoj titolita "L' International: Documentos et Souvenirs" kiu dokumentas la anarkiisman sintenon ene de la Unua Internacio. Guillaume ankaŭ eldonis la kolekton de verkoj de Bakunin. En Ideoj pri socia organizo li skizas la socian organizon laŭ la teorioj de Bakunin, nome unua studo serioza pri tiu tipo ene de la anarkiisma teoriaro.