James Hanratty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Hanratty
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1936 (1936-10-04)
en Bromley
Morto 4-an de aprilo 1962 (1962-04-04) (25-jaraĝa)
en HM Prison Bedford
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater St James' Catholic High School
vdr

James HANRATTY (4-an de oktobro 1936; 4-an de aprilo 1962) estis unu el la lastaj personoj, kiujn oni ekzekutis en Britio. Hanratty estis akuzita je murdo de Michel Gregsten kaj seksperforto je Valerie Storie kaj estis ekzekutita spite al diversaj eldiroj de okulatestantoj. Lia afero kondukis al larĝa diskuto pri la mortpuno en la brita publiko, kaj validis longtempe kiel juĝ-eraro. Oni faris en 2002 DNA-analizon, kiu montris sian kulpon kun grada propableco.

La krimago[redakti | redakti fonton]

En la nokto de la 22-a je la 23-a de aŭgusto 1961, la 63-jara Michael Gregsten kaj lia amikinon Valerie Storie estis forabitaj en ilia aŭtomobilo. Ilin devigis armila homo al Deadman's Hill sur la vojo A6. Tie li pafis Gregsten kaj perfortis Storie. Li volis ŝin murdi per 5 pafoj, sed ŝi travivis kaj estis malkovrita frumatene dum trafika kalkulado. Ŝi restis paralizite sub la kokso.

La murdisto fuĝis per automobilo de Gregsten kaj forlasis tion. Oni iom poste malkovris la pistolon sub sidejo de aŭtobuso. Oni trovis du konvenajn patronojn en hotelĉambro, tiel la polico jam havis du suspekindajn personojn. James Hanratty kaj Peter Louis Alphon estis jam punitaj pli fure, Alphon eĉ ne havis alibion, sed oni liberparolis lin.

Post kiam oni deklaris Hanratty al akuzito, li mem telefone meldis sin kaj emfazis sian senkulpecon. La aresto okazis la 11-an de oktobro 1961 en Blackpool kaj Valerie Storie rekonis lin en la dua raŭndo, kiam li devis elparoli kelkajn vortojn. Ŝi mem vidis vangon de la krimulo nur dum sekundo ĉe lumo de preteriranta aŭto. La viro ne havis averaĝan voĉon.

Spite al lia alibio (300 km for de la krimagejo) kaj aliaj malcertaĵoj, oni juĝis lin je ekzekuto. Ĉar la gazetaro ekstreme interesiĝis pri la afero kaj detale skribis ĉion, komenciĝis – senrezulta – kampanjo por amnestiigi lin.

La ĝustecon de la decido montris DNA analizo en 2001, kiam oni eltombigis liajn restaĵojn por kompari kun DNA sur subkalsoneto de Valerie. La analizo montris je probaleco de 2,5 milionoj al 1, ke temas pri DNA-spuroj de Hanratty sur la virina vesto. Oni ne trovis spurojn de iu ajn tria persono.