James M. Gavin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James M. Gavin
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1907 (1907-03-22)
en Broklino
Morto 23-an de februaro 1990 (1990-02-23) (82-jaraĝa)
en Baltimore
Tombo West Point Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater United States Army Command and General Staff CollegeWest Point
Okupo
Okupo diplomatooficiro
vdr

James Maurice "Jumpin' Jim" GAVIN (22a de marto, 1907 – 23a de februaro, 1990) estis Usonarmea oficiro, kun la rango de leŭtenanta generalo, kiu estis la tria Komandogeneralo (KG) de la 82a Avitransportata Divizio dum la Dua Mondmilito. Dum la milito, li estis ofte aludita kiel "The Jumping General" (Saltogeneralo) pro sia praktiko partopreni en batalaj saltoj kun la paraŝutistoj sub sia komando; li estis la nura usona generala oficiro kiu faris kvar batalsaltojn en la milito.

Gavin estis la plej juna maĵora generalo kiu komandis usonan divizion en la Dua Mondmilito, el nur 37 en promocio,[1] kaj la plej juna leŭtenanta generalo post la milito, en marto 1955. Li ricevis la premion de du Distingoservaj Krucoj kaj de kelkaj aliaj dekoracioj pro sia servo en la milito. Dum batalo, oni konis lian kutimon porti fusilon M1 Garand, tipe portita de usonaj infanterianoj, anstataŭ la karabeno M1, kiun oficiroj kutime portis.[2]

Gavin ankaŭ laboris kontraŭ segregacion en la Usona Armeo,[2] kio havigis al li iome da famo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fauntleroy, Barbara Gavin (2007). The General and His Daughter: The Wartime Letters of General James M. Gavin to His Daughter Barbara. Arkivigite je 2019-08-11 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2008-05-10.
  2. 2,0 2,1 Carlo D'Este (2a de junio, 2011) Jim Gavin: The General Who Jumped First.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]