James N. Gray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James N. Gray

James N. “Jim” Gray (naskiĝis la 12-an de januaro 1944; malaperis la 28-an de januaro 2007) estas usona komputikisto, kiu gajnis la Premion Turing en 1998. Li studis ĉe Universitato de Kalifornio, Berkeley, kie li akiris diplomon pri inĝeniera matematiko en 1966 kaj doktorecon pri komputika scienco en 1969. Li estas la unua doktoriĝinto en la komputika departemento de Berkeley.

Gray laboris kiel industria esploristo ĉe multaj industriaj firmaoj, inkluzive de IBM, Tandem Computers kaj DEC.

Post mallonga velado, sen kunuloj, ĉe la Farallon-insuloj apud San-Francisko, oni raportis lian boaton malaperinta la 28-an de januaro, 2007.

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto