James Rooke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Rooke
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1770 (1770-01-01)
en Dublino
Morto 28-an de julio 1819 (1819-07-28) (49-jaraĝa)
en Paipa
Ŝtataneco IrlandoKolombio
Okupo
Okupo militisto
vdr

James Rooke (Dublino, Irlando, ĉ. 1770 - Bojakao, Kolombio, 1819) estis militisto brita kiu partoprenis en diversaj bataloj kaj militoj ĝis la Batalo de Pantano de Vargas en Nova Granado (aktuala Kolombio) post kio li mortiĝis pro vundoj la 28a de julio de 1819 forminte parton de la Brita Legio, kiu partoprenis en la Sendependigo de Kolombio.[1]

Li aliĝis al la brita armeo en 1791 kaj luktis en diversaj kampanjoj kontraŭ Francia, atingante kategorion de Majoro en 1802. Rooke estis alte rilata ekzemple kun la Princo de Kimrujo. Sed en 1801 devis vendi siajn bienojn por nuligi siajn ŝuldojn, kaj translokiĝis al Francio, kiu tiam estis pace kun Britio. Kiam ekis denove la milito, la francoj arestis lin kaj restis enprizone ĝis fuĝo komence de 1813; poste aliĝis al la armeo de Wellington en Hispanio. Rooke elarmeiĝis post la fino de la milito en 1814, sed ja la reveno de Napoleono Bonaparte li revenis en 1815, kaj luktis en la batalo de Waterloo.

En 1816 li retiriĝis al la insularo Sankta-Kito kaj Neviso. Eniris en la Brita Legio en 1818 por apogi la revolucion sendependentistan en Sudameriko estrita de Simón Bolívar, kaj estis nomumita komandanto. En la Batalo de Pantano de Vargas, la kolonelo Rooke estis vundita, oni devis amputi lian maldekstran brakon, sed ĉiukaze li mortiĝis post kelkaj tagoj en la departemento Bojakao.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.irlandeses.org/dilab_rookej.htm Moisés Enrique Rodríguez - Society for Irish Latin American Studies, Dictionary of Irish Latin American Biography. James Rooke, 2007, alirita la 4an de aŭgusto de 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hasbrouck, Alfred. Foreign Legionnaires in the Liberation of Spanish South America (New York: Columbia University Press, 1928).
  • Lambert, Eric. Voluntarios Británicos e Irlandeses en la Gesta Bolivariana (Caracas: Ministerio de Defensa, 1980-1993). Dos vol.
  • Rodriguez, Moisés Enrique. Freedom's Mercenaries: British Volunteers in the Wars of Independence of Latin America (Lanham MD: Hamilton Books, University Press of America, 2006). Dos vol.