Saltu al enhavo

James Rosenquist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Rosenquist
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1933 (1933-11-29)
en Grandaj Forkoj
Morto 31-an de marto 2017 (2017-03-31) (83-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Minesoto
Minneapolis College of Art and Design (mul) Traduki
Artostudenta Ligo de Novjorko
Roosevelt High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Rosenquist, James Albert vd
Okupo pentristo • presgravuristo • vidartisto • skulptisto • fotisto • dezajnisto • artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Minneapolis–Saint Paul • Kansasurbo • Nov-Jorko • Aripeka vd
Verkado
Verkoj Paper Clip vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

James Albert ROSENQUIST (la 29-an de novembro 1933, Grand Forks - la 31-an de marto 2017, Novjorko) estis usona pentristo kaj unu el la pioniroj de la poparto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Rosenquist kreskis kiel sola infano. Liaj gepatroj, Louis kaj Ruth Rosenquist, de sveda deveno, estis amatorpilotoj kiuj translokiĝis de urbo al urbo serĉante laboron, fine ekloĝante en Minneapolis. Lia patrino, mem pentristino, instigis la artan intereson de sia filo. En mezlernejo, Rosenquist gajnis mallongdaŭran stipendion por studi ĉe la Minneapolis School of Art. Li poste studis ĉe la Universitato de Minesoto de 1952 ĝis 1954. En 1955, danke al stipendio, li translokiĝis al Novjorko por studi ĉe la Art Students League. En 1960, li translokiĝis al Coenties Slip, Novjorko, kie li dividis atelieron kun la minimalisma artisto Charles Hinman.

Rosenquist laboris kiel publika artisto. Influita de sia metio, en grandaj formatoj, lia percepto pri realeco ŝanĝiĝis kaj inspiris lin krei monumentajn, tre kolorajn pentraĵojn, aŭtentajn "fragmentojn de la realeco".

Multaj el la pentraĵoj de Rosenquist estas inspiritaj per reklamado. Dum la retrospektivo organizita fare de la Guggenheim Foundation en 2004, la preparaj glumozaikoj de la artisto estis ekspoziciitaj. Ĉi tiuj glumozaikoj estas ĉefe prenitaj de reklamoj pri tabako, aŭtoj aŭ trinkaĵoj.

La pentristo, kiu batalis kontraŭ nekonata malsano, mortis en sia hejmo la 31-an de marto 2017, en la aĝo de 83 jaroj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]