James Sayers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Sayers
Persona informo
Naskiĝo 1888
Morto 1957
Lingvoj Esperanto
Nacieco usonano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Invito al ĉielo
vdr

James Denson SAYERS (naskiĝis en 1888; mortis la 26-an de decembro 1957 en Lillie, Louisiana, Usono) estis usona esperantisto kaj Esperanto-verkisto.

En 1925 aperis la anglalingva, okpaĝa broŝuro A Brief Account of the International Language Movement de Sayers ĉe IALA. Li kaj alia esperantisto, David Richardson, kune servis en la usona armeo en Frankfurto ĉe Majno, en la okupita Germanio, en 1946. Tie li estis oficiro pri informado. Ambaŭ helpis ebligi la okazigon de la unua postmilita renkontiĝo de germanaj esperantistoj. Sayers estis membro de la "North American Esperanto Reorganization Committee" en 1952 kaj kunfondinto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). La Estraro nomumis Sayers redaktoro de la nova organo North American Esperanto Review. Li demisiis post la unuaj du numeroj kaj David Richardson iĝis la nova redaktoro. Li estis vicprezidanto de ELNA inter 1954 kaj 1956.

Sayers estis dum la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj verkisto de anglalingvaj romanoj pri la usona "sovaĝa okcidento". En 1929 li publikigis libron pri siaj rasismaj teorioj: Can the White Race Survive? [Ĉu la blanka raso povas travivi?]. En ĝi li provis demonstri, ke la falo de pluraj elstaraj civilizacioj de la pasinteco estis rezulto de rasa miksiĝo. La ideo, ke rasa miksiĝo estas malbono, kontraŭa al la volo de Dio, reaperas ankaŭ en lia Esperantlingva romano Invito al ĉielo. Laŭ la teorio de Sayers, ekzistas esence nur du homaj rasoj, blanka kaj nigra, dum la aliaj homaj grupoj, kiujn oni kutime taksas apartaj rasoj, estiĝis per diversgrada intermiksiĝo de la du bazaj rasoj.

Invito al ĉielo[redakti | redakti fonton]

Krome li verkis originalan romanon Invito al ĉielo. La 205-paĝa libro aperis en 1949 ĉe la eldonejo de Siegfried Ziegler en Munkeno. Finna traduko Kutsu tähtiin de J. N. Mikkola aperis en 1951 en Helsinko ĉe Kuva ja sana.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aŭtoro estas bone konata kiel malnova pioniro de nia movado. Tiu ĉi verko estas inda esti metala apud la plej brilaj antaŭrakontoj Wells aŭ de Jules Verne.

Vojaĝo al planedo Mars (tiel) estis jam rakontita. Tiu nova interplaneda aventuro okazus helpe de la plej laste eltrovitaj teknikaj helpiloj. Al ĝi estas aldonitaj moralaj kaj filozofaj konsideroj, kiuj estas plia alloga elemento. Se mi mencios ke la stilo estas glata, ke la vorttrezoro uzita estas lute klasika, ke la libro estas facile leĝebla, eĉ de ne tre klera Esperantisto, tre certe multaj deziros posedi tiun libron. La prezentado estas preskaŭ perfekta: formato agrabla, papero blanka kaj altkvalita. Presliteroj iom malgrandaj sed tre klaraj. Tre malmultaj estas la preseraroj. Bedaŭrinde, kelkfoje litero ne estas presata, Kun iom da atentu oni tamen povas facile legi la tekston.

Ĝi estas unu el la plej bonaj libroj lasttempe eldonitaj. 
— Belga esperantisto n298 (apr 1950)
Citaĵo
 Antaŭ la legado de tiu ĉi libro mi apenaŭ estus kredinta, ke fantazia teknika romano povus sukcese servi kiel esprimilo por serioza kaj profunda vivkoncepto. Leginte la libron mi konstatas, ke la aŭtoro sukcesis en tio, laŭ mia impreso plene. 
— Stellan Engholm en Malgranda Revuo 8-a jaro, 1950, n-ro 1, p. 23-24

.

Citaĵo
 Ĝi estas fikcia rakonto pri flugo al Marso, kun kiu plektiĝas krudaj filozofiaj temoj, kiuj ne tre kongruas kun la fikcia parto. 
— Tazio Carlevaro en Esperanto en Perspektivo 1974, p. 179
Citaĵo
 [...] kurioza libro aperinta en 1949. Ĝi baziĝas sur la konceptoj de la t. n. Atestantoj de Javeo [...]. Tute sincere, se oni traktas la intrigon kaj la temon de tiu ĉi verko kiel simplajn fikciaĵojn, ignorante eventualajn karambolojn kun la propraj konvinkiĝoj – kaj kial ne? – la romano estas vere leginstiga distraĵo: ĝin nur iomete lezas kelkaj, ne tro multaj, stilaj malglataĵoj kaj anglismoj. 
— William Auld en Vereco, Distro, Stilo, 1981

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • La mortodato el Norda Prismo 2/1958, p. 126.