James Shirley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
James Shirley

James SHIRLEYSHERLEY (naskiĝis en septembro 1596 - mortis en oktobro 1666) estis angla dramisto de la 17-a jarcento.

Li apartenis al la granda epoko de la angla, drama literaturo. Laŭ la kritikisto Charles Lamb, li estas rigardebla kiel unu el la gravuloj de tiu periodo ne pro persona genio, sed ĉar li estis iasence la lasta reprezentanto de "granda raso", kies membroj ĉiuj parolis la saman lingvon kaj havis komunajn valorojn.

Shirley verkis teatraĵojn ekde 1625 ĝis ilia malrajtigo fare de la Parlamento, en 1642.