Saltu al enhavo

James Tolkan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Tolkan
Persona informo
James Tolkan
Naskiĝo 20-an de junio 1931 (1931-06-20)
en Calumet
Morto 26-an de marto 2026 (2026-03-26) (94-jaraĝa)
en Saranac Lake
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Iovao
Eastern Arizona College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro filmaktoro televida aktoro televida reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1960–2024 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Stewart TOLKAN [1] (naskiĝis la 20-an de junio 1931 en Calumet, Miĉigano - mortis la 26-an de marto 2026 en Saranac Lake, Novjorkio) estis usona karakteraktoro, kiu ofte portretis striktajn aŭtoritatulojn, kiel ekzemple la instruiston S-ro Strickland en la filmserio Back to the Future.

Efektive, li estis plej konata pro siaj roloj kiel viclernejestro respondeca pri disciplino [2] S-ro Strickland en Back to the Future (1985) kaj Back to the Future Part II (1989), kaj kiel la prapatro de la rolulo, Marshal James Strickland, en Back to the Future Part III (1990). Liaj aliaj memorindaj filmroloj inkluzivas Serpico (1973), Love and Death (1975), Prince of the City (1981), Top Gun (1986), Masters of the Universe (1987), Dick Tracy (1990), kaj Problem Child 2 (1991).

Li komencis sian aktoran karieron en 1960. Li ankaŭ aperis en diversaj televidserioj, inkluzive de Hill Street Blues, Remington Steele, Miami Vice, The Fresh Prince of Bel-Air, Legends of Mystery, The Wonder Years, Early Edition kaj The Sting.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Miss Welles Wed to Actor". The New York Times. August 29, 1971.
  2. Craig Shaw Gardner: Back to the Future Part II (novelization) (page 105)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]