Saltu al enhavo

Janĉian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janĉian
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 529500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 602 959  (2020) [+]
Loĝdenso 327 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 51′ N, 111° 58′ O (mapo)21.85563111.96272Koordinatoj: 21° 51′ N, 111° 58′ O (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 7955,87 km² ( 795 587 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Janĉian (Ĉinio)
Janĉian (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Janĉian

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yangjiang [+]
vdr

Janĉian, per simpligita ĉina skribo 阳江, per tradicia ĉina skribo 陽江, per pinjino Yángjiāng, laŭ poŝto Yeungkong estas prefektujnivela milionurbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo devenas de la rivero Mojan.

Marborda panoramo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 602 959 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Strando

La prefektujnivela areo kuŝas laŭ la Sudĉina Maro sur areo 7955 km² 4 m super la marnivelo kaj administras 4 dividojn. Tuta longo de la marbordo estas 470 km, el kiuj 335 km estas kontinentaj kaj 135 kilometroj insulaj marbordoj (resume estas 122 insuloj. Kantono (Ĉinio) troviĝas 190 km.

En 523 en tiu areo estis establitaj distrikto kaj aliaj administraj unuoj. Post pluraj administraj ŝanĝoj la prefektujnivela urbego estis deklarita en 1988. Intertempe tertremo okazis en 1969, pli ol 3 mil homoj mortis.

Fiŝistaj ŝipoj

Janĉian estas la bazo de tranĉil- kaj tondilproduktado, krome tie funkcias ses nukleaj reaktoroj, la plej granda atomcentralo en Ĉinio. Pro la marbordo en 2024 cent mil homoj estis dungitaj en la fiŝkapta industrio. La produktado de kajtoj havas 1400-jaran tradicion. La agrikultura branĉo produktas rizojn, liĉiojn, longanojn, akvomelonojn, piprojn, terpomojn, kuracherbojn kaj kokaĵojn.

La plej altnivela edukado okazas en universitata kampuso kaj altlernejo.

Stacidomo

La la prefektujnivela urbego estas atingebla trajne kaj voje, la marbordo havas fiŝkaptistajn havenojn, por turistoj estas ŝipa trafiko al la insuloj. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Kantono.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 20-27 °C. Jare averaĝe pluvas 2425 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo kulminas inter majo-aŭgusto. La areo ricevas 1 757 horojn da sunbrilo ĉiujare. Tifonoj kaj forta pluvo eblas somere kaj aŭtune.

Bildoj pri urbo Janĉian
Butikoj
Muzeo pri la mara Silka Vojo
Urba panoramo
Strato
Lernejo
Kirko
Konfucea templo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • muzeo pri la mara Silka Vojo ekde 2009
  • insulo Hailin estas fama marborda feriejo, konata pro siaj strandoj, hoteloj kaj amuzparkoj
  • WikiTrans