Jan Amos Kajš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Amos Kajš
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1875 (1875-06-09)
en Ublo
Morto 9-an de marto 1955 (1955-03-09) (79-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj EsperantoĉeĥaOkcidentaloIdo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • Occidentalist
vdr

Jan Amos KAJŠ (naskiĝis la 9-an de junio 1875 en Ublo en Moravio, Ĉeĥio - mortis la 9-an de marto 1955 en Brno) estis ĉeĥa tipografo, eldonisto kaj librovendisto kaj propagandisto de planlingvoj. Sinsekve li dediĉis sin al Esperanto, Ido, Occidental, fine lin inter siaj adeptoj listigis ankaŭ Nov-Esperanto.

En 1901 li kunfondis la Unuan societon de aŭstraj esperantistoj en Brno, estis ĝia unua kasisto kaj kurs-gvidanto, vojaĝis al Rusio por viziti tieajn esperantistojn. En 1906 li fariĝis eĉ prezidanto de la societo, kiu en 1905 dividiĝis je Klubo de Bohemaj Esperantistoj kaj Germana Grupo Esperantista.

Post ekesto de Ido li transiris al tiu ĉi lingvo kaj poste al Occidental, al kiuj li dediĉis siajn verkojn kiel aŭtoro, eldonisto kaj librovendisto. La rilatoj inter J. A. Kajš kaj esperantistoj post lia foriro al aliaj planlingvoj ne estis bona, kiel atestas aserto de Stanislav Kamaryt:


"J. Kajš kaj liaj kunuloj persekutadis esperantistojn, agis kontraŭ Esperanto kun pasia malamo, senskrupule, fanatike kaj kun ĉia ruzo. Tiaj obstakloj verŝajne ne ekzistis en alia urbo, certe ne en tia grado. Kaj de post 1929 ripetis Kajš la samon kun Occidental. Sed tiam la situacio tamen diferencis. Esperantistoj ne polemikis kontraŭ li, kiel okazadis dum la Ido-epoko, ne akceptis defiojn al turniroj, kiel deziris Kajš, sed preferis publikigi en ĵurnaloj unu noteton aŭ informon. Sed kiam Kajš kaj kompanio aranĝis prelegon pri lingvo internacia, tiam la Brno-anoj venis. Ne mirinde, ke tia agado konsumis la fortojn kaj energion de esperantistoj el la unua tempo kaj perdigis iliajn laborrezultojn, almenaŭ la eksterajn. La vivo sub ĉiamaj embuskoj estis ĉagrena, kaj krome, la publiko ĉesis kredi al ambaŭ flankoj kaj forte dubis pri la problemo." (Stanislav Kamarýt, Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Praha 1983, p. 61)


(Tiu priskribo estas kompreneble subjektiva, el vidpunkto de la tiamaj esperantistoj. Al Kajš verŝajne ŝajnis, ke esperantistoj malame kaj fanatike agas kontraŭ li, kiam ili venadis al liaj publikaj prelegoj por polemiki.)

En 1930 J. A. Kajš eldonadis revuon Jazyk mezinárodní (Lingvo internacia) kun suplemento Učitel světomluvy (Instruisto de mondolingvo).

Li eldonadis ankaŭ ĉeĥlingvajn verkojn de aliaj aŭtoroj pri diversaj temoj (geografio, konstruado, lignoprilaboro k.s.). Lia firmao havis sidejon en vilaĝo Židenice apud Brno, kiu post la unua mondmilito fariĝis kvartalo de Brno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Biblioteko di la linguo internaciona, Židenice u Brna, 1909, propra eldono
  • Úplná učebnice se slovníčky, J. A. Kajš kaj J. Quitta, Židenice u Brna, Jan Kajš, 1909 (Plena lernolibro kun vortaretoj), Biblioteko di la linguo internaciona, n-ro 1
  • Mluvnice esperanta reformovaného, J. A. Kajš kaj J. Quitta, Židenice u Brna, Jan Kajš, 1909, Židenice u Brna, Jan Kajš, 1909 (Gramatiko de Esperanto reformita), Biblioteko di la linguo internaciona, n-ro 2
  • Příručka: stručná mluvnice se slovníčkem, J. A. Kajš kaj J. Quitta, Židenice u Brna, Jan Kajš, 1909 (Manlibro: konciza gramatiko kun vortareto), Biblioteko di la linguo internaciona, n-ro 3
  • Struktura jazyka mezinárodního, Židenice u Brna, Jan Kajš, 1909 (Strukturo de la lingvo internacia), Biblioteko di la linguo internaciona, n-ro 4
  • Světová řeč budoucnosti, J. A. Kajš kaj J. Quitta, Židenice u Brna, Jan Kajš, 1909 (Mondlingvo de la estonto), Biblioteko di la linguo internaciona, n-ro 5
  • Idealisto, Brno-Židenice, J. Kajš, 1913 (aldono al: Jazyk mezinárodní)
  • Světomluva Ido, Reform-Esperanto: praktická učebnice, Třebíč na Moravě, Lorenz, 1914, 174 p. (Mondlingvo Ido, reform-Esperanto, praktika lernolibro)
  • Esperanto-ido: Kolibří slovník mezinárodně-český, Třebíč na Moravě, J. Lorenz, 1914, 208 p. (Esperanto-ido: Kolibra vortaro internacia-ĉeĥa)
  • Ido: mezinárodní jazyk: Úplná učebnice pro samouky a kursy, Brno, 1920, propra eldono, 64 p. (Ido: internacia lingvo: Plena lernolibro por aŭtodidaktoj kaj kursoj)
  • Jan Neruda: Vampiro ed altra rakonti da Jan Neruda. (Trad. da Jan A. Kajš), Brno: Libreris internaciona J. Kajš, 1921. 32 p.
  • Mezinárodní jazyk Ido: kolibří slovník česko-mezinárodní, V Třebíči na Moravě, J. Lorenz, 1920, 232 p. (Internacia lingvo Ido: kolibra vortaro ĉeĥa-internacia)
  • B. J. Musil-Daňkovských: Emanuel Swedenborg, consis biografie, trad. J. A. Kajš, Ed. de Oasa, 1920, 15 p.
  • Occidental: Praktický jazyk pro světové styky: Stručná učebnice pro samouky (Occidental: Praktika lingvo por mondaj kontaktoj. Konciza lernolibro por aŭtodidaktoj, 1926, Brno, Osvětové knihkupectví)
  • Konec Babylonu: časová hra o jednom dějství pro tři osoby, Brno, J. Kajš, 1928, 16 p. (Fino de Babilono; tempa dramo unuakta por tri personoj - laŭ Th. Cart prilaboris J. A. Kajš)
  • Cosmoglotta : official organ bimensual de Occidental-Union, Brno, J. A. Kajš, 1931
  • Micri chrestomathie in occidental (compilation de Jar. Podobský, H. Pášma e J. A. Kajš), Brno, Occidental, 1933, 94 p.
  • Occidental: moderní jazyk mezinárodní: Učebnice pro samouky i kursy, Brno, Editoria Occidental, 1935, 64 p. (Occidental: moderna lingvo internacia: Lernolibro por aŭtodidaktoj kaj kursoj)
  • Slovník česko-occidentalský - Asi 4500 slov, Praha, A. Seidl, Libreria Occidental, 1936, 69 p. (Vortaro ĉeĥa-okcidentala - proksimume 4500 vortoj, aŭtoroj: Kajš, Podobský, Švec, kun konciza gramatiko de T. Horáček)
  • Krasina, raconta del subterrania del Moravian carst , Brno, Ed. Occidental, 1938, 52 p.
  • Fraseologie de Occidental, Brno : Editoria Occidental, 1948, 32 p.
  • Slovník mezinárodně-český, Brno, Editoria Occidental, 1948, 54 p. (Vortaro internacia-ĉeĥa)
  • Slovník mezinárodních slov (internacionalismů) interlingue-český, Žďár nad Sázavou, Interlingue club, 1993, 26 p. (Vortaro de internaciaj vortoj - internacionalismoj - interlingue-ĉeĥa)

Verkoj de aliaj aŭtoroj eldonitaj de J. A. Kajš[redakti | redakti fonton]

  • Jiří Král: Československá republika, Brno, Kajš, 1921, 91 p. (Ĉeĥoslovaka respubliko)
  • Jan Bečka: Chemie lékařská, Brno, [J. Kajš], 1921, 146, 106 p. (Kemio medicina)
  • Karel Valina: Trasování, projektování a stavba silnic, Brno, Kajš, [1921 aŭ 1922], 214 p. 20 tab. (Vojserĉado, projektado kaj konstruado de ŝoseoj)
  • Karel Cyphelly: Brno, Morava a Slezsko: Ilustr. průvodce se 17 obr. a plánem města Brna, Brno, Kajš, 1922, 80 p., 17 bildoj (Brno, Moravio kaj Silezio, ilustrita gvidlibro kun 17 bildoj kaj urboplano de Brno)
  • Josef Hrubý: Suroviny k dokončujícím pracem na dřevě, Brno, J. Kajš, 1922, 62 p. (Krudaj materialoj por finlaboroj ĉe ligno)
  • Ric Berger: Curs de Occidental, Brno, Kajš, 1934, 16 p.
  • R. Bojko: Plaché kročeje, Brno, J. A. Kajš, [1940], 14 p. (Timidaj paŝoj, poemaro)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]