Jan Andrzej Morsztyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Andrzej Morsztyn
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1621 (1621-06-24)
en Wiśnicz Mały
Morto 8-an de januaro 1693 (1693-01-08) (71-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Edz(in)o Catherine Gordon
Infanoj Izabela Elżbieta Morsztyn • Ludwika Maria Morsztyn
Okupo
Okupo poeto • verkistopolitikisto
vdr

Jan Andrzej MORSZTYN (1621–93) estis pola poeto, membro de la terposedanta nobelaro, kaj oficiro en la Pol–Litova Unio. Li estis starosta (administristo) de Zawichost, Tymbark kaj Kowal. Li estis ankaŭ tablestro de Sandomierz (1647–58), Reĝa Sekretario (ekde 1656), nereligia funkciulo (1658–68), kaj Podskarbi (Ministro pri Trezoro) el 1668. Krom sia kariero en la pola kortego, Morsztyn estas fama kiel grava poeto de la Pola Baroko kaj elstara reprezentanto de la Marinismo en la Pola literaturo. Laŭlonge de sia vivtempo li akumulis konsiderindan riĉon. En 1683 li estis akuzta je perfido kaj devis elmigri al Francio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La kortega poezio de Morsztyn estis progresigita per lia unua laboro pri sia stilo kaj la lingvo, tial li strebis, ke lia poezio estu perfekta eĉ en plej malgrandaj detaloj. Li tradukis Aminitas de Torquato Tasso, Psyche kaj Cidon de Pierre Corneille. Poste li kreis Lutnia (kreata dum 1638-1660, Liuto) kaj Kanikuła albo psia gwiazda (Kanikulo aŭ la stelo de hundoj). Tiu poezio estis inspirita per poemoj de Giambattista Marino kaj antikvuloj kiel Horaco, Vergilio, Ovidio, sed ankaŭ de la Kristana Horaco, Maciej Sarbiewski, kaj la patro de la pola literaturo, Jan Kochanowski. Lia propra poezio havas la strebon krei agordon de la sensuala amo inter la plena vivo kaj morto. Tie ĉi troviĝas alegorioj kaj kunigoj, multaj oksimoraj signifoj per kiuj la aŭtoro celis krei plej fortan agordon. Uzado de konceptoj, neespereblaj finoj (france: point) estas karakteraj ecoj de tiu poezio. Unu el plej famaj poemoj de Morsztyn estas Do trupa (Al kadavro), kie la aŭtoro parolas al la kadavro kunigante sin al li. Ekzemple: "Vi kuŝas mortigita kaj mi estas ankaŭ, vi - per la sago de morto, mi - per la sago de l' amo (...)". En sia poezio Morsztyn okupiĝis ankaŭ pri problemoj politikaj.