Jan Józef Baranowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Józef Baranowski
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1805 (1805-09-07)
en Smilavičy
Morto 30-an de marto 1888 (1888-03-30) (82-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperial University of Vilna
Subskribo Jan Józef Baranowski
Okupo
Okupo ekonomikistoinĝeniero
vdr

Jan Józef Baranowski (naskiĝis la 7-an de septembro 1805 en Śmiłowicze (Minska regiono), mortis la 30-an de marto 1888 en Londono) – pola ekonomikisto kaj financisto, nobelo, lingvisto, inĝeniero kaj la plej eminenta inventisto de pola elmigrantaro post falo de la novembra revolucio kontraŭ Rusa Imperio. Aŭtoro de multaj inventaĵoj pri fervojo, komunikado, kontado kaj kalkuliloj, en tio de semaforo, bileta validigilo kaj gas-kalkulilo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jan Józef Baranowski naskiĝis en la familio de pola nobelo, blazono Grzymała Marcin Baranowski kaj Maryanna Szalkiewicz.

Li edukiĝis en nobela konvikto de pastroj misiistoj de monaĥejo en Śmiłowicze, daŭrigis la edukadon en klasika gimnazio en Minsko. En la jaroj 1821–1825 studis ĉe matematika-fizika fakultato en Vilna Universitato, kaj en la jaroj 1825–1828 ĉe la jura fakultato de la sama altlernejo. Tuj poste engaĝiĝis en buroo de eksterlanda korespondado de Pola Banko en Kongresa Pollando.

Kiel volontulo partoprenis la novembran ribelon. Lia taĉmento batalis sub komando de generalo Girolamo Ramorino kaj fine de la ribelo retiriĝis al Aŭstrio, kie estis internigita.

De 1832 Baranowski restis inter la pola elmigrantaro en Francio – en Gray, Liono kaj Chalon-sur-Saône, kie laboris kiel bankisto kaj komercisto en ĉiovendejoj. En 1837 translokiĝis al Parizo, eklaborinte kiel kasisto en la banko Jelski, Dussard et Compagne. En la jaroj 1843–1848 laboris kiel kalkulinspektoro de la fervojo Parizo–RuenoHavro. Prilaborita de li por bezono de la kompanio sistemo de kontado estis alte taksita kaj adaptita de aliaj francaj akciaj fervojaj societoj. Post 1848 rezignis pri la laboro kaj tute sin dediĉis al inventema agado.

En 1871, post fino de la Francia-Prusia Milito, Francio estis devigita pagi grandan kontribucion. Baranowski prezentis al la regopovoj planon de registara prunto, kiu tion ebligis. Pro sia propono ricevis neniun premion, kio kaŭzis, ke senvolontiĝis al Francio kaj en 1872 forveturis al Londono. Tie li eklaboris kiel helpanto de sekretario de la Literatura Societo de Amikoj de Pollando (ligita kun politika partio Hôtel Lambert de Adam Jerzy Czartoryski) kaj okupiĝis interalie pri prilaborado de vortaroj. Li estis poligloto konanta krom la pola ankaŭ la germanan, francan kaj anglan lingvon. En 1880 prilaboris interalie The Student’s Anglo-Polish Grammar, lernolibron de la pola lingvo por anglalingvanoj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jan Józef Baranowski publikigis en la angla, franca kaj pola:

  • Taxe-machine (1848),
  • Application de la taxe machine (1849),
  • Nouveau système de voter au moyen d’un appareil dit: Scrutateur Mécanique (1849),
  • Projet de Statuts pour la formation d’une Societé anonyme sous le titre de Caisse Générale de France (1854),
  • Taxe machine applicable à toutes les opérations de calcul, inventée par Jean-Joseph Baranowski (1855),
  • Notice sur les signaŭ Baranowski (1959),
  • Signal Baranowski (1859),
  • Nouveaŭ systèmes des signaŭ-disques sans contre-poids et des lanternes sans poulies ni chaines (1864),
  • Simple System for Checking the Passengers’ Fares in Omnibuses Or Tramways (1877),
  • Vademecum de la langue française (1879),
  • The Student’s Anglo-Polish Grammar (1880),
  • Anglo-Polish Lexicon (1884),
  • Wyjątek z ogólnej listy wynalazków mechanicznych (1886).

Fine de la vivo dokumentis siajn eltrovaĵojn kaj publikis sian vivokuron en la franca kaj la angla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]