Jan Karski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Karski

Jan KARSKI (24-a de junio 1914 Łódź, Pollando; – 13-a de julio 2000, Vaŝingtono, Usono) estis legenda pola oficiro kaj kuriero de la Pola Partizana Ŝtato. En la jaro 2016 postmorte nomumita je la rango generalo.

Karski studis juron kaj diplomation en 1935 en la Lvova Universitato.

Kuriero de la Pola Enlanda Armeo (pollingve: Armia Krajowa)[redakti | redakti fonton]

Post komenco de la Dua Mondmilito en 1939 kaj post malvenko de Pollando, li iĝis militkaptita en Sovetunio. Du monatojn poste sukcesis li eskapi el la soveta militkaptiteco, kaj kaŝis sin en la german-okupita Ĝenerala Gubernio. Karski aliĝis al la Pola Enlanda Armeo (pollingve: Armia Krajowa), lia lingvokono igis lin grava kuriero inter la pola ekzila registaro en Londono kaj gvidantaro de Pola Enlanda Armeo en Pollando. Li kunportis en sekretaj kaj danĝeraj misioj informojn inter Pollando, Francio kaj Britio.

Okulatestanto de la naziaj krimoj[redakti | redakti fonton]

Li informis inter 1942 kaj 1943 la polan ekzilan registaron en Londono same la britan kaj usonan registarojn pri la tragika situo en Pollando kaj pri la sistema murdo de la judoj. Karski sciigis kiel okulatestanto, li sukcesis eniri neniigejon en uniformo de la ukraina milico kaj povis persone vidi mezurojn de la krimagoj. Ne estas konate, kiun neniegejon li vizitis ĉu BełżecIzbica.

Karski ankaŭ eniris la varsovian geton tra tunelo, kie li vidis malsatantajn infanojn kaj mortantajn judojn sur la stratoj. Unu, kiu akompanis lin el la geto, estis juda rezistanto, Leon Feiner. Feiner ripetis ĉiam la saman frazon„Ne forgesu, kion vi tie ĉi vidis, Ne forgesu, kion vi tie ĉi vidis ....“ Karski ne povis forgesi tiun frazon kaj Leon Feiner ĝis sia morto.

En julio de 1943, Karski persone renkontiĝis kun prezidento Franklin D. Roosevelt kaj sciigis pri situo en Pollando kaj pri tio, kion li vidis. Li interparolis ankaŭ kun aliaj usonaj politikistoj kiel kun gvidantoj de judaj organizoj kaj katolikaj ĉefepiskopoj, sed sen sukceso. Felix Frankfurter, juĝisto ĉe Supera Kortumo de la Usono, apartenis same al parolpartneroj. Oni ne kredis siajn asertojn, rigardis ilin troigoj de la pola ekzila registaro.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito, Karski ne povis hejmeniri en Pollandon, okupitan de Sovetunio. Li setlis en Usono kaj tenis prelegojn ĉe Universitato Georgetown en Vaŝingtono. Karski komencis studi en 1949 ĉe "School of Foreign Service" en Georgetown, kiun li finis post tri jaroj kun grado de PhD. Li iĝis en 1954 usona civitano.

Li verkis en sia libro Story of a Secret State pri epoko kiam li servis kiel kuriero en sekreta misio kaj pri spertoj en la okupita Pollando. Li publikigis en 1985 la libron The Great Powers and Poland. E. Thomas Wood kaj Stanislaw M. Jankowski verkis pri vivo de Jan Karski en libro Karski: How One Man Tried to Stop the Holocaust.

Karski rompis sian neparolon en la dokumentara filmo „Shoah” de la reĝisoro Claude Lanzmann (aperis en 1985), en kiu oni demandis okulatestantojn de la holokaŭsto. La surbendigo okazis en 1978 en domo de Karski.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La usona Usonjuda Komitato disdonas ekde 2004 la Premion Jan Karski.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Story of a secret state, Boston: Houghton Mifflin Co. und Cambridge: Riverside Press, 1944.
  • Story of a secret State. Simon Publications, 2001. ISBN 1-931541-39-6.
  • The great powers and Poland 1919-1945 : from Versailles to Jalta. Lanham u. a.: University Press of America , 1985. ISBN 0-8191-4399-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]