Jan Massijs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Massijs
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1509 (1509-01-01)
en Antverpeno
Morto 8-an de oktobro 1575 (1575-10-08) (66-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Habsburga Nederlando
Familio
Patro Quinten Matsijs
Frat(in)o Cornelis Massijs
Infano Quinten Matsijs la pli juna
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj A Merry Company
Venus Cythereia
The Ill-matched Pair
vdr

Jan Massijs, Massys, Matsys, Metsys, aŭ Matsijs[1] (Antverpeno, 1509 aŭ 1510 - 8a de oktobro 1575), estis flandra pentristo. Li estis filo de Quinten Matsijs "la maljuna", frato de Cornelis Massys kaj patro de Quentin Massys "la juna". Li estas konata pro siaj historiaj pentraĵoj, ĝenraj scenoj kaj pejzaĝoj. Li akiris reputacion ankaŭ kiel pentristo de nudaj virinoj, kiujn li pentris per sensualeco memoriga pri la Skolo de Fontainebleau.[2]

La impostokolektisto, pentraĵo de Jan Massijs.
Flora, 1559.

Li eniris en la gildo de pentristoj de Sankta Luko de Antverpeno en 1531, kaj estis ekzilita el la urbo en 1544 pro siaj kredoj protestantaj, same kiel sia frato. Li veturis tra Italio kaj probable tra Francio, post kio li revenis al Antverpeno en 1558.

Dum en liaj unuaj jaroj lia verko estis konfuzata kun tiu de lia patro, en la lasta fazo de sia produktado, jam per stilo tre influita de la itala kaj franca pentrartoj, li specialiĝis en la temo de la "nelicaj amaferoj" (Lot kaj liaj filinoj, Judit kun la kapo de Holofernes, ktp.), kun aŭdacaj kontrastoj de koloraro kaj tre detalema pentromaniero.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eĉ estas kelkaj aliaj literumadoj.
  2. Jane Campbell Hutchison kaj Jan Van der Stock. "Jan Massys." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 26a de majo 2017
  3. Slipo en la retejo de la Muzeo Prado Alirita la 26an de oktobro 2020.