Jan Mukařovský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Mukařovský
Jan Mukařovský, ĉirkaŭ 1932
Jan Mukařovský, ĉirkaŭ 1932
Persona informo
Jan Mukařovský
Naskiĝo 11-a de novembro 1891
en Weil der Stadt (norda parto de Sudbohemia regiono) Germanio (apud Stuttgart) Ĉeĥio
Morto 8-a de februaro 1975
en Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo Tombejo en Střešovice vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĉeĥo
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkistopedagogo • universitata instruisto • literaturkritikisto • literatursciencisto • lingvistofilozofo • arthistoriisto • aesthetician • instruisto vd
Verkado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Mukařovský (la  11-an de novembro 1891(nun 1891-11-11), Písek – la 8-an de februaro 1975, Prago) estis ĉeĥa teoriulo kaj kritikisto pri literaturo. Li estis profesoro en la Universitato de Karolo en Prago. Konata pro siaj aparteno al unuaj strukturistoj de la Praga Lingvistika Rondo kaj subteno de la ideoj de la Rusa Formalismo, Mukařovský havis profundan influon sur la teorio de literaturo en la kadro de la strukturismo kun graveco komparebla al la figuro de Roman Jakobson.

Grava intelektulo[redakti | redakti fonton]

Ekde la fruaj jaroj de sia klerigado li interesiĝis pri estetiko kaj literaturo. Li instruis en mezlernejoj kaj en superaj kursoj. De 1931 li estis lektoro de literatura estetiko ĉe la Filozofia Fakultato de Comenius, en Bratislavo. En 1934 li fariĝis lektoro de estetiko rilate al literaturo. Paralele al la aktivecoj en Bratislavo li prelegis ĉe la Universitato de Karolo, kie en 1937 li estis nomumita lektoro.

Postmilita periodo[redakti | redakti fonton]

En 1945 Mukařovský enposteniĝis kiel efektiva profesoro pri estetiko, funkcio kiun li plenigis ĝis 1969. Kiel rekono pri la graveco de liaj intelektaj atingoj en 1952 li membriĝis en la Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj kaj samjare li iĝis direktoro de la Instituto por ĉeĥa literaturo, de li gvidata ĝis 1962.

Paca batalanto[redakti | redakti fonton]

Krom lia rolo ĉe la universitata kaj akademia kuntekstoj, Mukařovský vigle batalis por la paco ekde 1948. Tion ekzemplas lia gvidado de la ĉeĥa delegacio ĉe la Universala Kongreso de Intelektuloj por Paco en Vroclavo. Tiucele li aniĝis en la Monda Kongreso de Defendantoj de Paco, de la Buroo C. Komitato de la defendantoj de paco, de la Monda Paco Movado kaj de la ĵurio por la Internacia Premio por Paco, inter aliaj signifaj organizaĵoj.

Instigo al la moderna arto[redakti | redakti fonton]

Kiel respektata esploristo pri estetiko li havis favorajn rilatojn kun avangardaj artistoj, kiel Vladislav Vancura, Vítězslav Nezval, Jindřich Honzl, E. F. Burian kaj aliaj.

Estetika funkcio[redakti | redakti fonton]

Mukařovský distingas kvar funkciojn en la arta laboraĵo: la prezenta, la esprima, la alloga kaj la estetika (Mukarovsky 1938, p. 48). Por Mukařovský, la estetika funkcio estas "ĉieaj" (Samloke., 49), respondeca por "novigoj leksikaj" (Samloke, p. 50) en la uzo de lingvo kaj "ĉiam kiel starejo-sola" (samloke, p. 51). Por ekspliki la estetikon li rifuzis la metafizikon, la sociologismon kaj la psikologismon. Anstataŭ tiaj ne rektaj konsideroj pri la arto, li proponis la koncepton nomita «strukturisma estetiko».

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥa Enciklopedio [1]
  • Biografio de Filozofická Fakulta - Masarykova Univerzita [2]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Příspěvek k estetice českého verše, 1923
  • Máchův Máj, 1928
  • Příspěvek k dnešní problematice básnického zjevu Máchova, 1936
  • Obecné věci básnictví, 1941
  • K vývoji české poezie a prózy, 1941
  • Výbor z prózy Karla Čapka, 1946
  • Máchovské studie, 1948
  • Božena Němcová, 1950
  • Ke kritice strukturalismu v naší literární vědě, 1951 – kritická stať, kde popřel svou vědeckou minulost
  • Dějiny české literatury I–III, 1959, 1960, 1961
  • Z české literatury: Studie a portréty, 1961
  • Studie z estetiky, 1966 – soubor statí a přednášek
  • Cestami poetiky a estetiky, 1971 – soubor článků, důležitá část Protichůdci, 1936 – polemická reakce na Antonína Grunda
  • Básnická sémantika, 1995 – univerzitní přednášky

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]