Jan Otto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Otto
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1841 (1841-11-08)
en Přibyslav
Morto 29-an de majo 1916 (1916-05-29) (74-jaraĝa)
en Nova Urbo
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Familio
Infanoj Jaroslav Vladimír Otto vd
Profesio
Okupo verkisto • eldonisto vd
Laborkampo eldonejo • printery • librovendejoliteraturopolitikokulturoQ113976572volontula asocio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan OTTO (naskiĝis la 8-an de novembro 1841 - mortis la 29-an de majo 1916) estis ĉeĥa eldonisto.

En 1871 li fondis la plej grandan ĉeĥan eldonejon en la 19-a jarcento, kiu eldonadis beletron (mondan kaj ĉeĥan), gazetojn (Lumír, Světozor, Osvěta, Živa, Paleček), fakajn verkojn, muzikan literaturon kaj enciklopediojn.

Lia plej grava verko estas Ottův slovník naučný (Enciklopedia vortaro de Otto), 28-voluma verko, kiu aperadis inter la jaroj 1888 - 1909. Li sukcesis kolekti en la redaktejo plej bonajn ĉeĥajn verkistojn kaj sciencistojn, kiuj komune preparis verkon, kiu neniam plu estis superita per amplekso kaj profundo de siaj priskriboj kaj analizoj. (Nun ĝi estas disponebla en diĝita versio sur kompakta disko kaj ĉiam servas kiel plej fidela fonto de informoj pri aferoj okazintaj antaŭ 1900.) Post la milito en Ĉeĥoslovakio oni kompletigis la verkon per plurvolumaj aldonoj.

Gravan klerigan laboron plenumis ankaŭ lia eldonserio Světová knihovna (Monda biblioteko), en kiu aperadis beletro de mondaj kaj ankaŭ ĉeĥaj verkistoj en malmultekosta broŝurita formo; nur la plej gravaj verkoj (ekz. Don Quijote) ricevis luksan kovrilon.

Eldonprojektoj[redakti | redakti fonton]

  • Laciná knihovna (Malkara biblioteko)
  • Salonní bibliotéka (Salona biblioteko)
  • Souborné vydání básnických spisů Jaroslava Vrchlického (Kompleta eldono de poeziaj verkoj de Jaroslav Vrchlický)
  • Spisy Adolfa Heyduka (Verkoj de Adolf Heyduk)
  • Sborník světové poesie (Almanako de mondpoezio)
  • Dramatická díla W. Shakespeara (Dramverkoj de W. Shakespeare)
  • Sebrané spisy Al. Jiráska (Kolektitaj verkoj de Alois Jirásek)
  • Sebrané spisy Kar. Světlé (Kolektitaj verkoj de Karolína Světlá)
  • Sebrané spisy J. Arbesa (Kolektitaj verkoj de Jakub Arbes)
  • Ruská knihovna (Rusa biblioteko)
  • Knihovna Zlaté Prahy (Biblioteko de Ora Prago)
  • Knihovna Besed Lidu (Biblioteko de Popola Kultursocieto)
  • Světová knihovna (Mondbiblioteko)
  • Anglická knihovna (Angla biblioteko)

Eldonataj gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • Zlatá Praha (Ora Prago)
  • Lumír (Lumiro)
  • Besedy Lidu (Popolaj Kultursocietoj)
  • Illustrovaný Svět (Ilustrita Mondo)
  • Athenaeum
  • Ottův Zeměpisný atlas (Geografia atlaso de Otto)
  • Pražské Hospodářské Noviny (Praga Ekonomia Ĵurnalo)
  • Samosprávný Obzor (Memadministracia Horizonto)
  • Živa (Cereso)
  • Obzor národohospodářský (Horizonto naci-ekonomia)
  • Posel z Budče (Sendito el Buda)

Fakaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sbírka přednášek a rozprav (Kolekto de prelegoj kaj diskutoj)
  • Slovník zdravotní (Vortaro medicina)
  • Lidové rozpravy lékařské (Popolaj diskutoj medicinaj)

Luksaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Národní divadlo (Nacia Teatro)
  • Vrchlického Legenda o sv. Prokopu (Legendo pri sankta Prokopio de Vrchlický)
  • Písmo svaté s illustracemi Doréovými (La Sankta Skribo kun ilustraĵoj de Doré)
  • Kralevice Rudolfa Cesta po zemích východních (Vojaĝo tra landoj orientaj de reĝido Rudolfo)
  • Národopisná výstava českoslovanská (Etnografia ekspozicio ĉeĥa-slava)
  • Povídky, arabesky a humoresky Svat. Čecha (Rakontoj, arabeskoj kaj humoreskoj de Svatopluk Čech)
  • Schwarzův Výklad zákona obecního (Ekspliko de ĝenerala leĝo de Schwarz)
  • Šemberovy Dějiny středověké (Historio de la Mezepoko de Šembera)
  • BrehmůvŽivot zvířat (La vivo de bestoj de Brehm)
  • Sborník slovanský (Almanako slava)
  • Sborník historický (Almanako historia)
  • Sborník zeměpisný (Almanako geografia)
  • Politická bibliotéka (Politika biblioteko)
  • Sborník spisů politických a národohospodářských (Almanako de verkoj politikaj kaj ekonomiaj)
  • Česká knihovna zábavy a poučení (Ĉeĥa biblioteko de amuzo kaj instruiĝo)

Vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • Slovník německo-český a česko-německý (Vortaro germana-ĉeĥa kaj ĉeĥa-germana)
  • Slovník francouzsko-český (Vortaro franca-ĉeĥa)
  • Slovník rusko-český (Vortaro rusa-ĉeĥa)
  • Slovník italsko-český (Vortaro itala-ĉeĥa)
  • Slovníček polsko-český (Vortareto pola-ĉeĥa)
  • Slovníček slovinsko-český (Vortareto slovena-ĉeĥa)

Jan Otto ankaŭ eldonis reproduktojn de gravaj pentristoj (Brožík, Marold, Chittussi, Aleš) Pro sia laboro li ricevis multajn honorigojn (Ora Medalo de Prago, Kavaliro de Francisko Jozefo k.a.) kaj publikajn funkciojn.