Jan Piekałkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Piekałkiewicz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1892
en Sovetunio Kursk, Ruslando
Morto 19-an de junio 1943
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Nacieco pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo ekonomikisto • statistikisto • matematikisto
vdr

Jan Piekałkiewicz, pseŭdonomoj Juliański, Wernic, Wrocławski (naskiĝis la 19-an de septembro 1892 en Kursk, mortis la 19-an de junio 1943 en Varsovio) – pola ekonomikisto, politikisto, aganto de la popola movado, Landa Delegito de Registaro en Ekzilo de la 5-a de aŭgusto 1942 ĝis la 19-a de februaro 1943.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jan Piekałkiewicz devenis de inteligenta familio. Estis filo de Seweryn kaj Zofia el domo Zywert, frato de Stanisław (1887-1940, kuraciso kun titolo de doktoro, majoro de Pola Armeo, viktimo de la soveta krimo de Katin, murdita en Ĥarkivo).

Li finis studojn pri ekonomio en Peterburgo. Kiel statistikisto, en 1921 organizis la unuan popolnombradon de la Dua Pola Respubliko. En la jaroj 20-aj laboris en Ĉefa Statistika Oficejo (GUS). De 1924 plenumis funkcion de profesoro ĉe la Lernejo de Politika Scienco en Varsovio. De 1927 estis membro de Internacia Statistika Instituto. Dum la intermilita periodo estis aŭtoro de laboraĵoj pri financoj, statistiko kaj ekonometrio, kaj ankaŭ docento ĉe la Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo.

De 1926 estis membro de PSL "Piast" (Pola Popola Partio "Piast). En la jaroj 1931–1939 aktivis en SL (Popola Partio). Dum la jaroj 1938–1939 eksidis en ties Ĉefa Konsilio. De 1940 konspire agadis en SL „Roch”. Kadre de ĝi en 1941 iĝis anstataŭanto de la Landa Delegito de Registaro en Ekzilo. En 1942, post cedo de Cyryl Ratajski, iĝis la delegito.

La 3-an de decembro 1942 eldonis en "Biuletyn Informacyjny" alvokon pri universala devo de la civila batalo. Decembre 1942 agnoskis fondon de la Konsilantaro por Helpo al Judoj "Żegota". Poste disponis dokumentadon de la germanaj krimoj kaj ekprizorgon de politikaj malliberuloj. En la deklaro sur paĝoj de "BI", oktobre 1942, kondamnis kunlaboristojn kaj personojn helpantaj al germanoj en ekstermo de la pola nacio kiel perfidulojn, avertante ilin antaŭ la konsekvencoj de ilia agado (kune kun la mortpuno inkluzive).

La 19-an de februaro 1943 estis arestita de Gestapo (pli frue rifuzis al komandanto de Pola Enlanda Armeo atribuon al si de la persona protekto) kaj veturigita al malliberejo Pawiak. Poste forveturigita al la sidejo de Gestapo en Szuch-Aleo, kie post torturoj estis murdita la 19-an de junio 1943.

Li estis entombigita en la familia tombego sur la Tombejo Powązki en Varsovio.

Laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Atlas statystyczny Polski (Statistika atlaso de Pollando), kun Ignacy Weinfeld and Edward Szturm de Sztrem, volumo 1 en 1924, volumo 2 en 1925
  • O programie gospodarczym Polski (Pri la ekonomia programo de Pollando), kun Brunon Balukiewicz
  • La Pologne contemporaine : atlas statistique, 1926
  • Bilans płatniczy polski = La Balance des payements de la Pologne, 1926
  • Okrȩgi gospodarcze Polski : Les régions économiques de la Pologne, 1927
  • Długi samorządu terytorjalnego = Les dettes des administrations autonomes territoriales, 1929
  • Le service statistique des banques de crédit agricole hypothécaire, 1931
  • La statistique de l'activité économique des entreprises d'état, 1933
  • Statistique du crédit hypothécaire, 1933
  • Sprawozdanie z badań składu ludności robotniczej w Polsce metoda̜ reprezentacyjna̜ (Raporto pri esploro de la konsisto de laborista loĝantaro en Pollando per reprezenta metodo), 1934

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La 12-an de aŭgusto 1954 postmorte distingita per la Kuco de Sendependeco de Subtera Pollando kun Glavoj fare de la prezidento en ekzilo August Zaleski.

Rekone al la grandaj historiaj meritoj por la sendependeco kaj gloro de la Pola Respubliko en 1995 estis postmorte distingita per la Ordeno de Blanka Aglo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Kunert, Słownik biograficzny konspiracji warszawskiej 1939-1945 (Biografia vortaro de varsovia konpiro 1939-1945), volumo 2, Instytut Wydawniczy PAX, Varsovio 1987, p. 148–150. ISBN 83-211-0758-3