Jan Piotr Norblin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Piotr Norblin
Persona informo
Naskonomo Jean-Pierre Norblin de la Gourdaine
Naskiĝo 15-an de julio 1745 (1745-07-15)
en Misy-sur-Yonne
Morto 23-an de februaro 1830 (1830-02-23) (84-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Alma mater Académie royale de peinture et de sculpture • École royale des élèves protégés • Akademio de Francio en Romo
Familio
Infanoj Aleksander Jan Konstanty Norblin • Louis-Pierre Norblin • Sébastien Norblin
Okupo
Okupo pentristo • karikaturisto • instruisto • gravuristo • grafikartisto • desegnisto
vdr

Jan Piotr Norblin, ĝuste Jean-Pierre Norblin de La Gourdaine (naskiĝis la 15-an de julio 1745 en Misy-sur-Yonne (Francilio), mortis la 23-an de februaro 1830 en Parizo) - pola-franca pentristo, desegnisto, grafikisto, patro de la pola ĝenropentraĵo. De 1772 restis ĉe polaj magnatoj Czartoryscy, en la jaroj 1774–1804 aktivis en Pollando; unu el la plej gravaj pentristoj de la pola klasikismo (laŭ stilo ligita kun mecenato Stanislao Aŭgusto Poniatowski).

Familio[redakti | redakti fonton]

Jan Piotr Norblin naskiĝis en Ĉampanjo; lia patro estis Pierre Martin Norblin, posedanto de bieno La Gourdaine. Infanoj de Jan Piotr, el ligita en 1776 geedzeco kun Marianna el domo Tokarski (m. 1787), estis: bronzisto Aleksander Jan (1777-1828), Marianna Elżbieta Ewa Szacfajer (1778-1855), Konstancja Anna Cecylia (n. 1780), violonĉelisto Louis Pierre Martin (1781-1854), Teresa (n. 1784), Helena (n. 1786), Franciszek Ludwik (n. kaj m. 1787). Lia filo el dua geedzeco estis pentristo Sébastien Louis Guillaume. Filo de la unua el ili (Aleksander Jan) Wincenty Norblin (1805-1872) estis fondinto de pola linio de la familio. El ĝi devenis i.a. Stefan Norblin, pola afiŝisto, pranepo de la artisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oficiale engaĝita kiel ilustristo de la insurekcio de Kościuszko, Norblin (jam ankaŭ pola civitano) skizis i.a. tendaron de la ribelantoj, defendon de Praga, kaj kune kun Aleksander Orłowski – batalon de Racławice.

En 1804 la artisto forlasis Pollandon, en kiu ricevis nobelecon, kaj ekloĝis en Parizo, kie pentris scenojn el Pollando surbaze de alportitaj skizoj, ankaŭ desegnante scenojn el vivo de la franca strato kaj el Napoleonaj militoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]