Jan Kozina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jan Sladký Kozina)
Jan Kozina
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1652 (1652-09-10)
en Újezd
Morto 28-an de novembro 1695 (1695-11-28) (43-jaraĝa)
en Plzeň
Mortokialo pendumo
Okupo
Okupo terkultivisto
vdr
Monumento de Kozina sur monteto Hrádek nad Újezdem.

Jan Sladký Kozina (10-an de septembro 1652 en Újezd u Domažlic28-an de novembro 1695 en Plzeň) estis gvidanto de Ĥodia ribelo fine de la 17-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jan Sladký Kozina estis ekzekutita la 28-an de novembro 1695 en Plzeň per pendumo. Li ricevis la nomon laŭ bieno Kozinec, kie li loĝis. Laŭ mito li aliris al sia kontraŭulo Wolf Maxmilian Laminger el Albenreuth libera sinjoro el  Albenreuth (nomata Lomikar) precize gis unu jaro kaj unu tago post sia ekzekuro, kiel li en PLzeň antaŭ prognozis. (la prognozo, "Dia juĝo" kaj la morto de Lomikar, kiel priskribas ĝin ankaŭ Alois Jirásek en sia romano "Psohlavci" konsentas precize kun la historiaj datoj). En areo de bierfarejo en Plzeň Prazdroj estas per memortabulo markita loko proksime de ĉefa pordego, kie Jan Sladký senpere antaŭ sia ekzekuto per pendumo ripozis.

Familio[redakti | redakti fonton]

Jan Sladký nomata Kozina naskiĝis la 10-an de septembro 1652 en Újezd u Domažlic en bieno ĉe Rosochidoj al Jan Sladký kaj Anna Havlová. Pri liaj pluaj gefratoj ni scias nur tion, ke li havis plia aĝan fraton Laŭrencon naskiĝinta la 30-an de aŭgusto 1650. La 9-an de majo 1678 Jan Sladký nomata Kozina en Klenčí pod Čerchovem edziĝis kun Dorota Pelnářová. Li havis poste kun ŝi ses filojn. Jiří * 18-a de septembro 1678, Ondřej * 19-a de februaro 1680, Matěj * 7-a de novembro 1682, Adam * 6-a de junio 1685, Ondřej * 24-a de julio 1687 kaj Matěj * 12-a de aprilo 1689. La sorto de Dorota Pelnářová estis sume doloriga. Ankoraŭ dum la vivo de Jan Sladký Kozina mortis iliaj kvar filoj. Post la ekzekuto de Jan Sladký Kozina restas sur ŝi mastrumado en la bieno, pri kiu ŝi devis zorgi kun siaj neplenkreskaj infanoj Jiří kaj Adam. Post la morto de la plej aĝa filo Jiří en la jaro 1703 restas la tuta zorgo pri la bieno je ŝi kun Adam. Ununura, kio povis ĝojigi ŝin fine de ŝia vivo, estis geedziĝo de la lasta filo Adam kun Markéta Ledvinová la 15-an de novembro 1712. Sed ŝi jam ne ĝisvivis genepojn, ŝi mortis la 8-an de aŭgusto 1715.

Ligilo en la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1918 estis nove estiĝinta la 10-a infanteria pafista regimento de nove kreanta la 3-a divizio de Ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio nomita "Regimento de Jan Sladký Kozina el Hrádek"[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie, bindita libro, 219 paĝoj, eldonis eldonejo Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná) en kunlaborado kun Demokratia movado de Masaryk, 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, str.17 - 25, 33 - 45, 70 - 76, 101 - 120

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • IVANOV, Miroslav. Podivuhodné příběhy. 1. vyd. Praha: Práce, 1979. 321 s. [„Říkali mu Kozina" na str. 157–241.]
  • KRAMAŘÍK, Jaroslav. Kozina a Lomikar v chodské lidové tradici. 1. vyd. Praha: Academia, 1972. 195 s.
  • MAUR, Eduard. Chodové: historie a historická tradice. 1. vyd. Praha: Univerzita Karlova, 1984. 126 s.
  • MAUR, Eduard. Kozina a Lomikar. Praha: Melantrich, 1989. 40 s. Slovo k historii; roč. 1989, č. 20.
  • ROUBÍK, František. Dějiny Chodů u Domažlic. V Praze: Ministerstvo vnitra, 1931. 666 s.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]