Jan Stanisław Jankowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Stanisław JANKOWSKI, pseŭdonomoj Doktor, Jan, Klonowski, Sobolewski, Soból (naskiĝis la 6-an de majo 1882 en Krasowo Wielkie en la distrikto Wysokie Mazowieckie, murdita la 13-an de marto 1953 en Vladimir, Sovetunio) estis pola politikisto, Delegito de Registaro por la Lando de la 19-a de februaro 1943, (formale de la 21-a de aprilo 1943) ĝis la 27-a de marto 1945, inĝeniero kemiisto.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ĝis eksplodo de la milito aktivis komence en institucioj de socia protekto. En 1941 ekposteniĝis kiel direktoro de Departamento de Laboro kaj Socia Protekto. Fine de 1942 iĝis anstataŭanto de la delegito kaj aprile 1943 transprenis la funkcion post aresto de Jan Piekałkiewicz. De 1944 estis vicĉefministro estranta Landan Konsilion de Ministroj. Li aprobis decidon pri komenco de la Ribelo de Varsovio.

Post la falo de la varsovia ribelo trapasis kun falsaj dokumentoj provizoran tendaron en Pruszków, kie estis liberigita pro sia aĝo.

Marte 1945 kun aliaj gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato estis arestita de NKVD, transportita per aviadilo al Moskvo kaj tie malliberigita en Lubjanka. En t.n. proceso de dekses prokuroro akuzis Jan Stanisław Jankowski, Leopold Okulicki, Stanisław Jasiukowicz kaj Adam Aleksander Bień pri tio, ke ili estis organizantoj kaj gvidantoj de pola subtera organizaĵo aganta en malfronto de Ruĝa Armeo sur teritorioj de okcidentaj partoj de Belorusio kaj Ukrainio, en Litovio kaj en Pollando kaj agantaj laŭ instrukcio de t.n. emigracia registaro gvidis revolucian laboron direktitan kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj Sovetunio, aktivis kiel teroristoj kontraŭ oficiroj kaj soldatoj de la Ruĝa Armeo, aranĝis atencojn kaj atakojn de subteraj armitaj taĉmentoj kaj gvidis malamikan propagandon kontraŭ Sovetunio kaj la Ruĝa Armeo. Laŭ verdikto de moskva juĝejo li estis kondamnita al 8 jaroj de malliberejo malgraŭ tio, ke estis reprezentanto de alia ŝtato. Regopovoj de Okcidento ne protestis pri tiu malkaŝa perforto de la internacia juro. Li estis plej verŝajne murdita du semajnojn antaŭ fino de la puno. Li ripozas en komuna tombo i.a. kune kun ĉefkomandanto de Estona Armeo Johan Laidoner, sur apudmallibereja tombejo.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • S. Kopf, S. Starba-Bałuk, Armia Krajowa. Kronika Fotograficzna (Pola Enlanda Armeo. Foto-Kroniko, Warszawa 1999
  • Norman Davies, Powstanie '44 (Ribelo 44), Kraków 2004
  • W. Grabowski, Delegatura Rządu Rzeczypospolitej Polskiej na Kraj (Delegitaro de la Registaro de Pola Respubliko por la Lando), Warszawa 1995
  • Joanna Szewczyk (redaktorino), Bohaterowie Historii Polski (Herooj de la historio de Pollando), Chorzów 2007