Jan Th. de Goeij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jan Th. de GOEIJ)

Jan Th. de GOEIJ (naskiĝis 1905 - forpasis la 22-an de marto 1982 en Utrecht, Nederlando) lernis Esperanton jam antaŭ la dua mondmilito kaj ludis tre gravan rolon en la funkciigo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. De Goeij fakte laboris por UEA dum dudeko da jaroj, unue en siaj liberaj horoj, kaj post la pensiiĝo (en la aĝo de 55 jaroj) kiel regula oficisto. Li estis Dumviva Patrono de TEJO kaj tre bona lingvouzanto, kiu ofte kontribuis al la programoj de la loka E-klubo. De Goeij ofte kaj grandanime subtenis ankaŭ finance UEA.