Jan Wrona
Jan Wrona | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de majo 1772 | |
Morto | 12-an de aprilo 1814 (41-jaraĝa) | |
Religio | luteranismo vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jan Wrona, Wronna (naskiĝis la 9-an de majo 1772 en Pauczne, distrikto Giżycko, mortis la 12-an de aprilo 1814 en Miłomłyn, distrikto Ostróda) estis evangelia pastoro, tradukisto, aganta en Reĝlando Prusio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li devenis de kamparana familio, verŝajne pola. En 1792 komencis studi teologion en la universitato en Królewiec. En la jaroj 1799-1806 plenumis funkcion de kapelano en regimento de la dragonoj de von Manstein en Królewiec, poste estis paroĥestro de evangelia paroĥejo en Miłomłyn. Li publikigis tradukojn al la pola lingvo de lernolibroj de J. G. Weiss Książka szkolna dla pierwszego ćwiczenia się w czytaniu i myśleniu (Lerneja libro al la unua ekzercado pri legado kaj pensado) (1808) kaj Nowy elementarzyk, czyli Abecadło z książką do składania i czytania. Dla szkół miejskich i wiejskich (Nova alfabetlibreto, aŭ Abocolibro kun libro por kunmetado kaj legado. Por la urbaj kaj la vilaĝaj lernejoj) (1808). La lernolibrojn eldonis Hartungoj en Królewiec; ĝis duono de la 19-a jarcento ili estis plurfoje reeldonataj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Tadeusz Oracki, Słownik biograficzny Warmii, Prus Książęcych i Ziemi Malborskiej od połowy XV do końca XVIII wieku (Biografia vortaro de Varmio, Duklando Prusujo kaj Malborko-Tero de duono de la 15-a jarcento ĝis fino de la 8-a jarcento), 2-a volumo: L-Ż, Olsztyn 1988