Jan van Eyck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan van Eyck
Portreto de Homo kun Turbano, eble memportreto, pentrita en 1433
Naskiĝo antaŭ 1395
en Maaseik ?
Morto antaŭ la 9-a de julio 1441
en Bruĝo
Nacieco flandro
Sukcesis kiel pentristo
Reprezentaj verkoj La geedzoj Arnolfini, Genta altaro
vdr

Jan VAN EYCK (naskiĝis antaŭ 1395, mortis antaŭ la 9-an de julio 1441) estis frutempa flandra pentristo, kiu aktivis en Bruĝo kaj estas rigardata kiel unu el la plej eminentaj pentristoj de la 15-a jarcento en la Malaltaj Landoj. Li plej famiĝis pro sia pentraĵo titolita La geedzoj Arnolfini[1], sed gravas ankaŭ la Genta altaro, ankaŭ nomita La dia ŝafido.

Laŭ la franca-burgundia-flandra libropentrado, li estas fondinto de la tabul-pentrado en la Malaltaj Landoj, kun Robert Campin kaj lia frato Hubert van Eyck.

Biografio

La naskoloko de Jan van Eyck ne estas precize konata. Van Eyck povas signifi "el (la loko nomita) Eyck", kiu povus referenci al la limburga urbo Maaseik[2].

Lin mencias dokumento unuafoje en 1422, kiel kortegan pentriston de Johano de Bavario en Hago[2]. Post la morto de Johano en 1425, Van Eyck iĝis kortega pentristo de la influa princo de Valoise Filipo la Bona. Van Eyck estis lia ĉambelano kaj porokaza reprezentanto en Lille kaj Bruĝo.

Jan van Eyck mortis en Bruĝo en 1441. Oni entombigis lin 9-an de julio 1441 en la katedralo Sankta Donato[1] (malkonstruita en la Franca revolucio[3]). Pri li memorigas statuo en la placo Jan van Eyck (Jan van Eyckplein) meze de Bruĝo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Over het Portret van Arnolfini en zijn vrouw (nederlande). Alirita 2013-06-05.
  2. 2,0 2,1 De Vlaamse Primitieven (nederlande). Alirita 2013-06-05.
  3. De Inventaris van het Bouwkundig Erfgoed (nederlande). Alirita 2013-06-05.