Jan van der Heyden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jan van der Heyden
Portrait of Jan van der Heyden 001 cropped.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1637 (1637-03-05)
en Gorinchem
Morto 28-an de marto 1712 (1712-03-28) (75-jara)
en Amsterdamo
Tombo Oude Kerk
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Familio
Infano Jan van der Heyden
Okupo
Okupo pentristo • inĝenierofajroestingisto • instrumentofaristo • inventisto
Verkoj The Church at Veere
View of Oudezijds Voorburgwal with the Oude Kerk in Amsterdam
The stone bridge
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La pentristo Jan van der Heyden

Jan van der Heyden (naskiĝinta la 5-an de marto 1673 en Gorinchem, mortinta la 1712 en Amsterdamo) estis nederlanda pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante disĉiplo de vitropentristo li orientiĝis fine je arkitektura pentrado kaj iris Amsterdamon por pentri vidojn de kirkoj, kasteloj, palacoj, placoj publikaj, stratoj, kanaloj ktp. Ĉie abundas la detaloj. Johann Lingelbach, Adriaen van de Velde kaj Eglon van der Neer ofte pentris la figurojn sur liajn bildojn. Ili troviĝas en multaj galerioj publikaj. Ĉefverko, la urbodomo de Amsterdamo sur la Placo de Dam (1668), posedatas de Luvro, aliajn gravajn verkojn havas la Regna muzeo amsterdamo.

Van der Heyden pentris ankaŭ kelkajn aĵpentraĵojn. Li faris vojaĝojn al Germanujo, Belgujo kaj Anglujo. Li okupiĝis krome pri mekaniko, ĉefe pri fajroestingiloj kaj ties plibonigo. Pri tio li publikigis en 1690 verkon ilustritan. Pro tio li nomumitis estro de la fajrobrigadistoj de Amsterdamo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 304, kio legeblas tie ĉi.