Jana Melichárková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jana Melichárková

Jana Melichárková (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1958) estas ĉeĥa esperantistino. Honora membrino de ĈEA.

Prezidantino de ĉeĥa sekcio de ILEI ekde 1998, en 2005 elektita kiel prezidantino de ĈEA (ĝis 2011).

Profesie magistrino de pedagogio, ŝi instruas en elementa lernejo de Ratíškovice, kie ŝi jam plurajn jarojn gvidas Esperanto-rondeton de infanoj.

Ŝia laboro kun infanoj inspiris ŝin ellabori novajn lernolibrojn por infanoj Esperanto 1 kaj Esperanto 2, kiujn ilustris Miroslava Tomečková kaj eldonis KAVA-PECH. Fabelojn tradukis Miroslav Malovec. La lernolibro aperis ankaŭ en pola traduko.

Ŝia filo, studento Petr Melichárek, prilaboris interesan interretan ekzercaron al lernolibro Esperantem za tři měsíce (Esperante paroli post trimonata lernado), kiun verkis Petr Chrdle kaj Stanislava Chrdlová (Ekzercaro por la lernolibro)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto por infanoj 1 (Kava-Pech, 2003, 70 p.)
  • Esperanto dla dzieci (Pola eldono)
  • Esperanto por infanoj 2 (Kava-Pech, 2006, 101 p.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]