Jana Pallaske

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jana Pallaske
Persona informo
Aliaj nomoj Freebird • Bonnie Riot
Naskiĝo 20-an de majo 1979 (1979-05-20) (44-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo kantistomuzikisto • filmaktoro
vdr
Jana Pallaske kantanta
Jana Pallaske kun la aliaj kvar anoj de la muzikgrupo Spitting Off Tall Buildings

Jana Pallaske (naskiĝis la 20-an de majo 1979 en Berlino-Treptow) estas germana aktorino, gitaristino kaj kantistino. Je la pseŭdonimo Bonnie Riot ŝi estis fondomembro kaj kantistino de la berlina muzikgrupo Spitting Off Tall Buildings, ĝis la grupo malfondiĝis en 2007. En somero 2009 ŝi kun la grupo Jupiter Jones produktis la kanton Nordpol/Südpol. Ŝia aktuala muzika projekto nomiĝas A Girl Called Johnny.

Unuan aktoran rolon en kineja filmo ŝi havis en 2000 en la produktaĵoalaska.de de ls reĝisorino Esther Gronenborn. Dua granda rolo estis en 2001 en la filmo Engel & Joe flanke de Robert Stadlober.

Ekde tiam ŝi regule videblas aktore en televidaj kaj kinejaj filmoj, ekzemple en la tre sukcesa kineja filmo Männerherzen de 2008. Samjare ŝi ricevis malgrandan, sed aparte por ŝi dezajnitan rolon en la filmo Inglourious Basterds de Quentin Tarantino.

Listo de filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2000: alaska.de
  • 2001: Engel & Joe
  • 2001: Jeans
  • 2002: Baader
  • 2002: Extreme Ops
  • 2002: krimfilma serio Tatort – epizodo Schützlinge
  • 2004: serio Die Cleveren – epizodo Kinder
  • 2004: EuroTrip
  • 2004: Was nützt die Liebe in Gedanken
  • 2005: Polly Blue Eyes
  • 2005: Stürmisch verliebt (televida filmo)
  • 2006: Berndivent - Brot im Orientexpress
  • 2006: Blackout – Die Erinnerung estas tödlich
  • 2006: Komm näher
  • 2006: Sirenata (mallonga filmo)
  • 2006: Survive Berlin (mallonga filmo)
  • 2007: Berlin am Meer
  • 2007: Vollidiot
  • 2007: Alles Lüge – Auf der Suche nach Rio Reiser (televida filmo)
  • 2008: Märzmelodie
  • 2008: Palermo Shooting
  • 2008: Speed Racer
  • 2008: Screamers: The Hunting
  • 2008: Warten auf Angelina
  • 2009: Phantomschmerz
  • 2009: Inglourious Basterds
  • 2009: Kopf oder Zahl
  • 2009: Männerherzen
  • 2009: 12 Meter ohne Kopf
  • 2011: krimfilma serio Alarm für Cobra 11 - epizodo Das zweite Leben
  • 2011: IK1 – Touristen in Gefahr
  • 2011: Männerherzen … und die ganz ganz große Liebe

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]