Jandio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de Strando Morro Jable

Jandio (respektive Jandia Duoninsulo, Jandía en la hispana [ĥandIa]) estas areo kaj duoninsulo kovranta la tutan sudokcidentan parton de la insulo Fuerteventura en Kanarioj, Hispanio, formanta la plej okcidentan kaj sudan pintojn de la insulo. Ĝi estas ĉefe montara kaj rokeca kaj havas malpli da vegetaĵaro ol kelkaj areoj de la insulo, inklude palmojn kaj iome da aliaj plantoj. La duoninsulo estas tute en la municipo Pájara. En la duoninsulo estas la plej alta monto de Fuerteventura nome Pico de JandíaPico de la Zarza, 807 m alta. Jandía havas ankaŭ pinton en la sudokcidento nome Punta de Jandía kaj turismejon nome Strando Jandía same kiel futbalan teamon kaj Morro Jable en sudcentra parto.

La norda parto de la duoninsulo estas kvinkilometra istmo nome Istmo de la Pared (de la muro) kaj tio formas la plej mallarĝan parton de la insulo. La okcidenta marbordo havas iomajn el plej belaj kaj sablaj strandoj en Fuerteventura kaj tiuj estas uzataj ankaŭ de ondorajdistoj.

En la nordokcidenta marbordo, Jandía havas malgrandan vilaĝon de fiŝkaptistoj nome Cofete kaj poste Villa Winter estas ĉe la monto.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 28° 06′ 11″ N 14° 20′ 16″ U / 28.10306 °N, 14.33778 °U / 28.10306; -14.33778 (mapo)