Saltu al enhavo

Jane Goodall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Goodall
Persona informo
Jane Goodall
Naskonomo Valerie Jane Morris-Goodall
Naskiĝo 3-an de aprilo 1934 (1934-04-03)
en Hampstead
Morto 1-an de oktobro 2025 (2025-10-01) (91-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Newnham - Bakalaŭro de Artoj
Universitato de Kembriĝo - etologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jane Goodall
Familio
Patro Mortimer Herbert Morris-Goodall (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Margaret Myfanwe Joseph (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Derek Bryceson (mul) Traduki (1975–1980)
Hugo van Lawick (en) Traduki (1964–1974) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Hugo Eric Louis van Lawick (en) Traduki
 ( Hugo van Lawick (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktivulo
verkisto
antropologo
biologo
universitata instruisto
etologo
primatologo
aŭtobiografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo aktivismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BournemouthNacia Parko Gombe Stream vd
Doktoreca konsilisto Robert Hinde vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jane Goodall

Jane Morris GOODALL (3-a de aprilo 1934 - 1-a de oktobro 2025) estis unu el la plej eminentaj spertuloj pri primatoj. Ŝi ne edukiĝis kiel sciencisto, sed laboris kiel sekretario en Bournemouth, Anglio.

Ŝi havis grandan intereson pri bestoj kaj pro tio fine akiris postenon en 1966 kiel sekretario de antropologo Louis Leakey en Afriko. Post kelkaj monatoj ŝi sukcesis konvinki lin, ke ŝi estus taŭga persono por studi grupon de ĉimpanzoj en la arbaro Gombe apud lago Tanganjiko. Inter ŝiaj gravaj eltrovoj ŝi rimarkis ke ĉimpanzoj montras homsimilan konduton - ekzemple, ke ili kapablas krei kaj utiligi ilojn.

En 1965 Goodall doktoriĝis en etologio ĉe Universitato de Kembriĝo. En la 1960-aj jaroj ŝi publikigis diversajn studojn pri sia esplorado en Tanzanio. Aperis serio de ŝiaj artikoloj en National Geographic. En 1971 ŝi publikigis sian unuan studon en librolongeco sub la titolo "In the Shadow of Man" (En la ombro de homo). Ĝi estis tradukita en 48 lingvojn.

En 1977 ŝi fondis la Jane-Goodall-Instituton por protektado de sovaĝaj bestoj. Ŝia kolego estis Géza Pál Teleki.

Ŝiaj esploroj pri ĉimpanzoj redifinis kio estas huma, ĉar ŝi malkovris ke ankaŭ ĉimpanzoj uzis helpilon kiel longan herbon por 'fiŝi' nutraĵon en termita nesto[1].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

instituto Jane Goodall (angle)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Discovering tool use in animals, The Conversation, la 1-an de oktobro 2015.