Jane Shore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Shore
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1444 (1444-11-30)
en Londono
Morto 2-an de julio 1527 (1527-07-02) (82-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo kromvirino
vdr

Jane SHORE (n. ĉ. 1445, m. ĉ. 1527) estis la plej fama el la multaj amatinoj de la angla reĝo Eduardo la 4-a (Anglio).

Ŝi naskiĝis en Londono kaj estis filino de riĉa komercisto, John Lambert. Ricevinte la baptonomon "Elizabeth", kiam ŝi pli aĝis ŝi adoptis la nomon Jane pro nesciataj kialoj. Dum ŝi ankoraŭ junis ŝi edziĝis al komercisto nomita William Shore: en 1476 la geedziĝo nuliĝis pro lia impotenteco.

Ĉirkaŭ 1475 aŭ 1476 Jane iĝis amatino de Eduardo la 4-a, kaj retenis ties amikecon ĝis lia morto en 1483. Poste ŝi iĝis la kromvirino de Thomas Grey (1-a markizo de Dorset), filino de Elizabeth Woodville (edzino de Eduardo) kaj ŝia unua edzo John Grey, kaj de William Hastings (1-a barono Hastings), influa nobelo de la regado de Eduardo.

Rikardo la 3-a (Anglio) devigis Jane Shore publike pentofari pro sia malĉasteco - verŝajne li faris tion pro politikaj kialoj ĉar Thomas Grey kaj William Hastings estis inter liaj kontraŭuloj, kaj laŭire ŝi gastigis Thomas Grey kiam tiu estis fuĝanto. Ŝi pasis iom da tempo en malliberejo, kie ŝi tiom allogis Thomas Lynom, solitoro ĝenerala (ĉefa juristo) de Rikardo la 3-a, ke ili geedziĝis. Ili havis unu filinon.

Jane Shore ĝuis reputacion pro spriteco kaj inteligento.

En 1714 la dramisto Nicholas Rowe verkis tragedion pri Jane.