Jane Wyatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Wyatt
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1910 (1910-08-12)
en Mahwah
Morto 20-an de oktobro 2006 (2006-10-20) (96-jaraĝa)
en Bel Air
Mortokialo malsano
Tombo San Fernando Mission Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Barnard College
Familio
Patro Christopher Billopp Wyatt
Patrino Euphemia Wyatt
Infanoj 3
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro
vdr

Jane Waddington WYATT (1910 – 2006) estis usona aktorino.

Ŝi naskiĝis en riĉa katolika familio kaj lernis ĉe multekosta lernejo Miss Chapin's School en Novjorko. Wyatt studis ĉe Barnard College por virinoj sed ne diplomiĝis.

Jane komencis sian karieron per teatro ĉe Broadway, malgraŭ tio estis ioma skandala pro sia socia klaso, kaj baldaŭ estis dungita de Universal Pictures. Ŝi debutis en kino per One More River en 1934, kaj daŭre aktoris per Great Expectations, We're Only Human, The Luckiest Girl in the World kaj Lost Horizon.

Dum la 1940-aj jaroj kaj komenco de la 1950-aj ŝi partoprenis kinfilmojn Girl from God's Country, Weekend for Three, The Navy Comes Through, None But the Lonely Heart, The Bachelor's Daughters, Boomerang!, Gentleman's Agreement, Pitfall, No Minor Vices, Bad Boy, Canadian Pacific, Task Force, House by the River, Our Very Own, My Blue Heaven, The Man Who Cheated Himself inter aliaj.

Ŝi komencis sian televidan karieron per Nash Airflyte Theatre en 1951 kaj partoprenis multajn televidaĵojn ĉefe Father Knows Best, en kiu ŝi rolis Margaret Anderson, la ĉefan inan rolon de 1954 ĝis 1960. Jane Wyatt reaperis en kino per Interlude en 1957.

Jane Wyatt daŭrigis sian karieron en 1960-aj jaroj per televidserioj kiel ekzemple Wagon Train, Star Trek kaj Love, American Style kaj per kinfilmo The Two Little Bears.

En 1970-aj jaroj ŝi aperis en televidaj programoj The Ghost & Mrs. Muir, Here Come the Brides, The Virginian, Alias Smith and Jones, The Father Knows Best Reunion kaj Quincy M.E. krom en kinfilmo Treasure of Matecumbe inter aliaj.

Dum 1980-a jardeko ŝi aktoris en televidaĵoj Missing Children: A Mother's Story, Starman, The Love Boat, St. Elsewhere kaj Amityville: The Evil Escapes, inter aliaj, kaj en kinfilmo Star Trek IV: The Voyage Home. Ŝia lasta laboro estis en televidserio The Young Indiana Jones Chronicles en 1992.