Janelle Monáe
Janelle MONÁE /dʒəˈnɛl moʊˈneɪ/ jə-NEL moh-NAY (naskita kiel Janelle Monáe Robinson la 1-an de decembro 1985 en Kansasurbo, Kansaso) estas nebinara usona kantistino, kantverkistino, aktorino kaj dancistino de soulo kaj funko. Ŝi ankaŭ estas GLAT-aktivulino.[1]
Aktuale en 2025, Monáe estis nomumita por dek Grammy -premioj.[2][3]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Monáe debutis per la koncepta EP Metropolis: Suite I (The Chase), kaj estis nomumita por Grammy pro la kanto "Many Moons" el la albumo. La EP ne estis komerca sukceso, atingante la 115-an pozicion en la Billboard-furorlisto en Usono.
En 2010, Monáe publikigis sian unuan studialbumon, The ArchAndroid (Suites II and III), konceptalbumon kiu funkciis kiel sekvaĵo al ŝia unua EP. La albumo ricevis pozitivajn recenzojn kaj estis nomumita por Grammy en la kategorio "Plej Bona Nuntempa R&B Albumo". La kanto Tightrope ankaŭ estis nomumita en la kategorio "Plej Bona Urba/Alternativa Prezentado". La albumo estis pli granda komerca sukceso ol ŝia debuta EP, atingante numeron 17 en la Billboard 200- furorlisto en Usono.[4][5]
Ŝi publike malkaŝis sian identecon en aprilo 2022 kiel neduuma persono, kaj povas uzi kaj *her/she* kaj *they/their* kiel pronomojn. Tamen, publike kaj kiel artistino, ŝi uzos *her/she*, dirante ke "mi ne vidas min nur kiel virinon... mi simple vidas ĉion, kio mi estas. Preter duumismo."[6]
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 2007: Metrópolis: Suite I (The Chase) (EP)
- 2010: The ArchAndroid (Suites II and III)
- 2013: The Electric Lady
- 2018: Dirty Computer
- 2023: The age of pleasure
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Janelle Monae Celebrity Interview (June 16, 2011). Arkivita el la originalo je December 12, 2021. Alirita June 28, 2013 .
- ↑ Janelle Monae (March 17, 2014). Arkivita el la originalo je February 8, 2019. Alirita January 21, 2019 .
- ↑ 61st GRAMMY Awards: Full Nominees List (December 7, 2018). Arkivita el la originalo je February 10, 2019. Alirita December 8, 2018 .
- ↑ Janelle Monáe Writing a Cyberpunk Story Collection. Arkivita el la originalo je September 4, 2021. Alirita September 4, 2021 .
- ↑ Decker, Natasha (April 18, 2022). "Janelle Monáe's 'Dirty Computer' Plays Out In Her New Collection Of Short Stories Which Is Out Today". Madame Noire. Archived from the original on April 19, 2022. Retrieved April 19, 2022.
- ↑ Samantha Riddel, Visionary Singer-Songwriter Janelle Monáe Has Come Out as Nonbinary, them, la 21-an de aprilo 2022 (en)

