Janka Kulcsár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janka Kulcsár
Janka Kulcsár
Janka Kulcsár
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1985 (1985-04-08) (38-jaraĝa)
en Hungario
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Janka Kulcsár [kulĉAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kulcsár Janka estas hungara pianisto.

Janka Kulcsár [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Janka Kulcsár maturiĝis en konservatorio en sia naskiĝurbo, dum la lernojaraj somerpaŭzoj ŝi ofte partoprenis en kursoj, kiel la Internacia Muzika Renkontiĝo en Balassagyarmat. Ŝi studis en pedagogia filio de Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, ŝia plej grava instruisto estis Lehel Both. Ŝi aĝis 20, kiam ŝi atingis la unuan lokon en piankonkurso pri studentoj. En 2004 ŝi ekinstruis en muziklernejo, post 2 jaroj ŝi estas ankaŭ pianista akompananto de kantistoj. Ekde 2009 ŝi studis en la Muzikarta Universitato de Ádám Medveczky. En 2011 ŝi estis fondinta membro de firmao Moltopera, kie ŝi estas pianisto, pianista akompananto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]