Jankio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Onklo Saĉjo en (jankia) rekrutada kampanjo

Jankio (angle:Yankee) estas verŝajne, de origino, insultnomo kiun la britaj koloniistoj donis al la loĝantoj de la nederlanda kolonio Nieuw-Nederland.

La ekzakta origino de la vorto estas ne precize konata. Supozeble ĝi ekestis el la nederlandaj antaŭnomoj Jan-Kees. (J(oh)ano-Kornelio).

En certaj indianaj lingvoj 'Yankee' estas la vorto por ŝtelisto. La indianoj do nomus ilin ŝtelistoj post kiam la koloniistoj eksproprietigis ĉiujn kampojn de la indianoj.

Pliposte Jankio fariĝis kromnomo por loĝantoj de Novjorkio kaj la limtuŝanta New England. Nuntempe la loĝantoj de Novjorko kaj New England uzas la vorton "Jankio" kiel geŭzonomo. Unu el la profesiaj bazopilkoteamoj de Novjorko nomiĝas la "New York Yankees".

Historio[redakti | redakti fonton]

Dun la enlanda milito la 'aristokrata' suda konfederacio uzis la nomon "Jankio" por la nordaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, en la signifo 'tiuj barbaroj el la nordo'.

En la eksterlando ĝi ofte estas uzata por indiki ĉiujn usonanojn. Tio ne pravigas la diferencojn en la lando. Iu el AlabamoTeksaso ne atendas esti nomata Jankio. Tio eĉ povas esti insultvorto en kelkaj sudaj ŝtatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]