Janmajeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Mayen
Jan Mayen kun Beerenberg
Jan Mayen kun Beerenberg
insuloCounty • integrita transmara teritorio • unua-nivela administra teritoria unuo
Akvejo Norda Atlantiko
Geografia situo 71° 3′ N, 8° 14′ U (mapo)71.046388888889-8.23027777777782277Koordinatoj: 71° 3′ N, 8° 14′ U (mapo) f1
Jan Mayen (Arkta oceano)
Jan Mayen (Arkta oceano)
DEC
Jan Mayen
Jan Mayen

Map

Longo 54 kmf2
Larĝo 15 kmf3
Areo 373 km² f4
Plej alta loko Beerenberg
2 277 mf5
Loĝantaro 18 Esploristoj
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Olonkinbyen
Topografia mapo de Jan Mayen
Topografia mapo de Jan Mayen
vdr
Flago de Norvegio
Situo de Janmajeno
Satelita foto de Janmajeno

Janmajeno (norvege Jan Mayen) estas insulo en la Gronlanda maro, je ĉ. 500 km de Gronlando, geografie konsideratas parto de la insularo "Svalbardo kaj Janmajeno", kaj administre estas ekstera teritorio de Norvegio. Ĝi longas ĉ. 56 km kaj larĝas ĉ. 14 km, la tuta surfaco estas 373 km².

La insulo konsistas el du ĉefaj partoj Nord-Jan kaj Sør-Jan, kiujn interligas terkolo. Ĝi estas parte glaĉerkovrita. La plej alta pinto de la insulo troviĝas en la norda parto kaj tiu estas la pinto de Beerenberg-vulkano (2277 m), kiu lastfoje erupciis en 1732.

La suda parto estas montetplena. La senplanta insulo ne havas havenon, la klimato estas nebula kaj ŝtorma, la temperaturaj averaĝoj etendas de la decembra –32 °C al la julia 10 °C. Sur la malgranda tundro vivas kelkaj vulpoj.

Verŝajne la insulo estis malkovrita de Henry Hudson en 1607, dum esploro al la nord-orienta pasejo al Hindio. En 1612 la nederlandanoj Jan Jansz Kerckhof kaj Jan Jacobsz. May van Schellickhout “remalkovris” la insulon. Oni nomis la insulon laŭ la lasta persono Jan Mayen. Ĝis ekstermo de la gronlandaj balenoj kaj morto de 7 balenĉasistoj pro skorbuto, ĝi funkciis kiel balenĉasa apogstacio (1642). En 1882–83 funkciis tie aŭstra meteorolologia stacio en kadro de la 1-a Internacia Arkta jaro. Norvegio establis tie en 1921 meteorologian kaj radiostacion kaj la 8-an de majo 1929 anektis ĝin. Dum la dua mondmilito, funkciis tie usona meteorologia stacio, poste en 1958–59, la NATO establis tie alflugejon. La radistacio transformiĝis je 1970 aernaviga centro. Jan Mayen estas neloĝata krom la skipo de la stacio.

Janmajeno estas unu el ludeblaj nacioj en strategia videoludo Victoria II far Paradox Development Studio. Ĝi estas ŝerca paska ovo en la ludo, ebligante la ludanton krei nacion de polusaj ursoj.[1]

Referencoj

  1. http://www.victoria2wiki.com/Jan_Mayen angle

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara