Januaro de 2016
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2016:
Oni ekzekutis en Sauda Arabio preskaŭ 50 prizonulojn, ĉefe ŝijaismaj gravuloj, inter ili Nimr al-Nimr, kio kolerigis ŝijaismajn komunumojn en la tuta mondoregiono de Mezoriento.
Mortis angla kantisto David Bowie.
Cristina, fratino de la reĝo de Hispanio, estas juĝata pro koruptado kun aliaj 17 gravuloj.
Bomba atenco en la turisma areo de Istanbulo mortigis almenaŭ 10 homojn.
Ruslanda ministro pri defendo Sergej Ŝojgu diris, ke Ruslando ĉi-jare kreos kvin novajn regimentojn de strategiaj nukleaj raketaj armiloj. Ili ankaŭ planas konstrui novajn armeajn objektojn en Arkto.
En la aĝo de 69 jaroj mortis brita aktoro Alan Rickman.
En Ĝakarto (Indonezio) okazis bomba teroratako kun almenaŭ 7 mortigitoj.
- La interreta enciklopedio Vikipedio festas la 15-an datrevenon de sia ekesto.
La urbo Bornheim en Germanio malpermesis al rifuĝintaj viroj eniron en publikan naĝejon pro vortaj atakoj kontraŭ virinoj okazintaj tie.
Aŭstrio volas ekde fino de la venonta semajno ne plu lasi eniri rifuĝintojn, kiuj ne volos peti azilon en ĝi.
En la balotado de Tajvano venkas la opoziciestro Cai Yingwen, kiu estos la unua ina prezidento de la lando.
En la atenco de kvar teroristoj el Al-Kajdo kontraŭ kafejo kaj hotelo en Vagaduguo mortas 27 homoj, kun 18 diversaj ŝtatanecoj.
Ĉirkaŭ 40 mortintoj (inter ili 20 infanoj) dum vrako de rifuĝintoj el Turkio al Grekio.
Ĉirkaŭ 20 mortintoj dum atenco al hotelo en Somalio.
Grandaj neĝoŝtormoj okazigas grandajn problemojn al transportoj kaj ĉiutaga vivo en Ĉinio, Japanio kaj orienta Usono.
|