Januaro de 2019
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2019:

La unua kolora foto pri 2014 MU69
La Usona kosmosondilo New Horizons sukcese preterflugis la transneptunan objekton (486958) 2014 MU69, kromnomata Ultima Thule (en la bildo). Temas pri la plej fora objekto esplorita de homoj.
Ses homoj estis mortigitaj en akcidento de trajno sur la Granda-Belto-ponto.
La kosmosondilo Chang'e 4 de la Ĉina Nacia Kosma Agentejo sukcese surteriĝis sur la kratero Von Kármán en la suda duono de kaŝita flanko de la Luno.
La Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a subskribis tomoson pri aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Malajzia reĝo Muhammad la 5-a abdikis el sia posteno.
La balota komisiono proklamas la gvidanton de parto de la opozicio Félix Tshisekedi, venkinto de la prezindanta baloto en Demokratia Respubliko Kongo, tion kion kontestas alia opozicia gvidanto, Martin Fayulu.
La Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando malagnoskas la eliran akordon de Unuiĝinta Reĝlando kaj Eŭropa Unio.
Neatribuiĝinta atenco ĉe polica lernejo en Bogoto kaŭzis dudek mortintojn kaj sesdek ok vunditojn. La registaro atribuis ĝin al la guevarisma armita grupo Armeo de Nacia Liberiĝo.
La Eŭropa Kosma Agentejo anoncas esplori kun Arianespace la fareblecon de plene eŭropa luna misio kun surgrundiĝilo kaj kosmaŭto, por ekspluati la lunajn rokojn antaŭ establi homan bazejon.
- Okazis plena eklipso de Luno, la lasta tia ĝis majo 2021.
Politika krizo en Venezuelo kie, post kontestata voĉdona reelekto de la respublika prezidento Nicolás Maduro, la prezidento de la Venezuela Nacia Asembleo Juan Guaidó proklamiĝis portempa respublika prezidento.
La brazila deputito Jean Wyllys anoncas foriri ekzile dum la daŭro de la mandato de Jair Bolsonaro post ricevinti multajn mortminacojn pro sia samseksemo.
Eŭropa Parlamento rekonis Juan Guaidó kiel portempa prezidento de Venezuelo.
|