Januaro de 2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31
aranĝo de 2022
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2022:

5-a de januaro 2022
  • Kazaĥio Prezoprotestoj rezultas en la elpostenigo de la registaro de Kazaĥio fare de la prezidento.
6-a de januaro 2022
  • Usono Mortis estante 94-jaraĝa usona aktoro Sidney Poitier, unua nigrulo kiu ricevis Oskar-premion.
  • Kazaĥio Amasaj protestoj en Kazaĥio transformiĝis je tumultoj kun dekoj da murditoj, centoj da vunditoj, amasa rabado kaj detruado. La aŭtoritatoj enkondukis armeajn trupojn kaj petis helpon de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco, kies membroj sendis siajn trupojn por gardi plej gravajn objektojn.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
8-a de januaro 2022
  • Brazilo Mortis 10 personoj kiam falis rokego sur boatoj en Lago Furnas, Minas Gerais, Brazilo.
  • Niĝerio Mortis pli ol 200 personoj pro atakoj al nordorienta Niĝerio.
  • Pakistano Mortis 20 personoj kaptitaj en siaj aŭtoj dum neĝoŝtormo en Pakistano.
  • Kazaĥio Daŭras tumultoj en Kazaĥio, laŭgrade estingiĝantaj. WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.