Januaro de 2023

El Vikipedio, la libera enciklopedio
januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2023:

8-a de januaro 2023
9-a de januaro 2023
  • Egiptio Kargoŝipo Glory, 250 metrojn longa, surgrundiĝis en la suda parto de la Sueza Kanalo. La ŝipo tamen ne malhelpas navigadon kaj baldaŭ devas esti liberigita por daŭrigi sian vojaĝon.
13-a de januaro 2023
  • Peruo Subpremado de protestoj kontraŭ la registarŝanĝo en Peruo rezultis en 48 mortoj dum unu monato.
14-a de januaro 2023
15-a de januaro 2023
  • Nepalo Pasaĝera aviadilo ATR 72 de Yeti Airlines kraŝis en Nepalo, 72 personoj mortis. Inter la mortintoj estas nepalanoj kaj ankaŭ civitanoj de Aŭstralio, Barato, Francio kaj Rusio.
18-a de januaro 2023
  • Ukrainio Helikoptero falis sur infanĝardenon apud Kievo, pro kio pereis 14 homoj, inter kiuj ukrainia ministro de enlandaj aferoj Denis Monastirskij kaj aliaj gravuloj.
26-a de januaro 2023
27-a de januaro 2023
  • Israelo Palestino Atako al sinagogo en Jerusalemo okazigis sep mortojn.
29-a de januaro 2023
  • Pakistano Akcidento de aŭtobuso en sudorienta Pakistano okazigis 41 mortojn.
30-a de januaro 2023
  • Pakistano Atenco kontraŭ moskeo de policanoj en Peŝavaro rezultis en 100 mortintoj kaj 170 vunditoj.
  • Israelo Palestino Situacio inter palestinanoj kaj israelanoj akriĝis: en unu monato estis mortigitaj 34 palestinanoj kaj 7 israelanoj. En tiu kunteksto la Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken vizitis la regionon.