Janusz Kusociński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Janusz Tadeusz Kusociński, pseŭdonomo Kusy (naskiĝis la 15-an de januaro 1907 en Varsovio, murdita la 21-an de junio 1940 en Palmiry) – pola atletikisto, ora olimpika medalisto en Los Anĝeleso pri longdistanca kuro de 10 000 m, arĝenta medalisto de la 1-a Eŭropa Atletika Ĉampionado en la distanco de 5000 m. Plurvoja rekordulo de Pollando ankaŭ en mezdistanca kurado.

Janusz Kusociński, pseŭdonomo Kusy (naskiĝis la 15-an de januaro 1907 en Varsovio, murdita la 21-an de junio 1940 en Palmiry) – pola atletikisto, ora olimpika medalisto en Los Anĝeleso pri longdistanca kuro de 10 000 m, arĝenta medalisto de la 1-a Eŭropa Atletika Ĉampionado en la distanco de 5000 m.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La infanecon pasigis en Ołtarzewo, apud Ożarów Mazowiecki, kie lia patro Klemens, fervoja oficisto, posedis etan bienon. Janusz havis du fratojn kaj tri fratinojn. La plej aĝa frato, Zygmunt (n. 1894) pereis dum la unua mondmilito, verŝajne en Francio. La alia, Tadeusz (n. 1900), pereis dum la pola-bolŝevika milito apud Zamość, en 1920. La plej juna kaj plej amata fratino de Janusz (n. 1906) mortis en 1929, kion Kusociński forte travivis. La plej aĝa fratino kaj patrino travivis la militon, la patrino baldaŭ mortis post ĝia fino.

Sporton komencis praktiki amatore de 1925. Unue kiel piedpilkisto, poste kuristo en Laborista Sporta Klubo Sarmata en Varsovio. En 1928 finis Malsuperan Jaran Ĝardenan Lernejon (antaŭa Reĝa Fruktoĝardena Lernejo) en Prószków, la nuna distrikto Opole. En 1931 elektiĝis laŭreato de „Przegląd Sportowy” (Sporta Revuo) por la plej bona sportisto de la jaro. Post pli longa paŭzo pasigis eksterlernejan ekzamenon kaj en 1937 ricevis abituron. En 1938 diplomiĝis en Akademio de Korpa Edukado en Varsovio. Post fino de studoj laboris kiel instruisto de gimnastiko, trejnisto kaj ĵurnalisto. Estis ĉefredaktoro de „Kurier Sportowy” (Sporta Kuriero).

Dua mondmilito

Kiel kaporalo volontule partoprenis septembran defendon kaj estis enkorpigita al kompanio de maŝinpafiloj de la dua bataliono de 360-a Infanteria Regimento. Batali defendante la ĉefurbon, dufoje vundita, i.a. la 25-an de septembro defende de Fortikaĵo Czerniaków ĉe la str. Powsińska. La 28-an de septembro 1939 estis distingita per Batal-Kruco ordone de generalo Juliusz Rómmel.

Dum la germana okupado laboris kiel kelnero en restoracio „Pod kogutem” (Apud la koko) ĉe la str. Jasna, konata kiel Manĝloko de Sportistoj. Tiutempe engaĝiĝis en porsendependeca agado. Al gastoj de la loko, en kiu laboris liveris sekretan subteran gazetaron. Inter sportistoj intenci organizi unuon de la Asocio de Armita Batalado.

Membro de subtera Militara Organizaĵo „Wilki” (Lupoj) (agis sub pseŭdonomo Prawdzic). Post ĝia malkonspiro (denuncita de germano, Szymon Wiktorowicz) la 26-an de marto 1940 estis arestita de Gestapo en pordejo de la domo ĉe la str. Noakowskiego 16, kie loĝis. Unue enprizonigita en malliberejo de Mokotów, poste en sidejo de Gestapo ĉe str. Szucha 25. Dum enketado estis torturata por devigo de atestoj.

En la tagoj 20–21 de junio 1940 estis forveturigita de Pawiak per transporto al Palmiry apud varsovio. Pafmortigita de germanoj apu Palmiry, en Kampinos, kdre de Eksterordinara Ekstermiga Agado, celnta neniigon de la pola intelektularo. Kune kun li estis i.a. pafmortigita Maciej Rataj, marŝalo de Pola Sejmo en la Dua Pola Respubliko, Tomasz Stankiewicz, biciklisto, olimpika vicmajstro el Parizo en 1924 en biciklado (4000 m sur dromo en la teamo), Mieczysław Niedziałkowski, membro de superpartia Civitana Komiteto ĉe Gvidantaro de la Defendo de Varsovio, Feliks Żuber, atleto, partoprenanto de Olimpikaj ludoj en Amsterdamo en 1928.

Sporta kariero

En infaneco volonte ludis popularan en Pollando palanton, kiun forĵetis favore al futbalo. Kun intenco fari karieron ludis en pluraj amatoraj teamoj, fine ligiĝis kun Laborista Sporta Klubo Sarmata kie ludis en atako. La teamo tamen ne atingis signifajn sukcesojn, kio malinstigis la sportiston al plua ludo. Lia kariero de kuristo komenciĝis tute hazarde en 1925 kiam dum konkuroj organizitaj okaze de laborista festo mankis unu skipano al stafeto. Oni proponis partoprenon al Kusociński, li konsentis kaj lia teamo gajnis.

Kiel skipano la kuradon komencis en Sarmato en 1926 en la kuroj por 800 kaj 1500 m. Li estis plurfoja majstro kaj rekordulo de Pollando en mezdistanca kurado kaj longdistanca kuro. Prilaboris sian propran metodon de trejnado, t.n. intervalan. Unua kaj unusola trejnisto de Kusociński estis estono Aleksander Klumberg. Intensa trejnado aplikita de Klumberg kaj la propra laboro alportis rezultojn. En 1928 iĝis ĉampiono de Pollando. En 1929 transiris de "Sarmata" al Sporta Klubo "Warszawianka" kaj kun ĝi estis ligita ĝis 1939.

Laŭreato de Granda Honora Sporta Premio (1931).

Krom Stanisława Walasiewicz estis la plej populara sportisto en la intermilita periodo en Pollando, ankaŭ populara figuro en varsoviaj salonoj. Li estis aktiva aportisto ĝis eksplodo de la germana invado en Pollando en 1939. En la lando lia plej granda konkuranto estis Józef Noji.

Verŝajne unuaj konkuroj ekster Pollando, en kiuj partoprenis Janusz Kusociński, estis Laboristaj Ludoj en Prago en 1927 (li havis startnumeron 199).

Lia plej granda sporta atingo estis akiro de ora medalo en Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso, kie en kuro de 10 000 metroj venkis la plej bonajn kuristojn, i.a. finnojn Lauri Virtanen kaj Volmari Iso-Hollo.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al li de 1954 ĉiujare okazas internaciaj konkuroj – Memoriał Janusz Kusociński

La 12-an de aŭgusto 2009 „pro eminentaj meritoj por sendependeco de Pola Respubliko, pro sportaj atingoj en atletiko” iĝis postmorte distingita per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando

En Ożarów Mazowiecki Janusz Kusociński estis memorigita per monumento antaŭ urba naĝejo kaj memortabulo angule de la stratoj Tadeusz Kościuszko kaj Poznańska, en la loko kie staris domo de liaj gepatroj

En Lodzo, Gdańsk, Gliwice, Dąbrowa Górnicza, Szczecin, Kielce, Mielec, Ostrów Wielkopolski, Radom, Świdnik, Włoszczowa, Piaseczno, Piła, Wałbrzych, Chrzanów, Niepołomice, Kłodzko, Krakovoe, Wejherowo, Toruń kaj en Jastrzębie-Zdrój unu el stratoj estis nomita Janusz Kusociński

Monumento de la atleto troviĝas ankaŭ en Dolsk

30 bazlernejoj, gimnazioj kaj liceoj portas lian nomon, krome ŝipo, sportoklubo, stadionoj kaj parko.

Memortabulo en Varsovio, str. Powsińska 13 memorigas lokon, kie estis vundita dum la defendo de Varsovio en 1939.

Pri la militaj sortoj de Janusz Kusociński atestas filmo La lasta ĉirkaŭkuro el 1977.

En 2000 en Aleo de Sportaj Famuloj en Władysławowo oni malkovris stelon de Janusz Kusociński.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]