Janusz Zeyland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Janusz Zeyland (naskiĝis la 22-an de novembro 1897 en Poznano, murdita la 5-an de aŭgusto 1944 en Varsovio) – pola kuracisto kaj profesoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finis Altlernejon al Sankta Mario Magdaleno en Poznano kaj en 1917 komencis studi medicinon en Berlin, sed post kelkaj monatoj devis soldatiĝi al germana armeo. Post fino de la unua mondmilito de 1918 ĝis 1921 soldatservis en Pola Soldataro. Post malmobilizo li daŭrigis studadon en Universitato de Varsovio. En 1922 translokiĝis al Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kie en 1924 finis studojn iĝante doktoro kaj tie eklaboris en Fako de Patologia Homa Anatomio. De 1927 ĝis 1940 laboris en pediatrio de universitata malsanulejo. En 1925 kaj 1928 laboris science en Parizo, kie esploris efikecon kaj sendanĝerecon de vakcino BCG. En 1928 habilitiĝis pri pediatrio, kaj en 1939 iĝis profesoro. En 1940 estis translokigita al Varsovio, kie aprile 1941 organizis Centran Laboratorion de Tuberkulozo, kaj decembre malfermis la unuan en Pollando filion de kuracado de infana tuberkulozo de pulmoj sur la nivelo de universitata malsanulejo. Samtempe li gvidis kurson pri bakteriologio ĉe Sekreta Universitato de Okcidentaj Teroj. Janusz Zeyland estis pafmortigita de germanoj en Wola Malsanulejo dum la masakro de Wola.

Li publikigis pli ol 70 laboraĵojn, interalie aktualan ĝis hodiaŭ lernolibron Gruźlica płuc u dzieci (Pulmotuberkulozo ĉe infanoj) kaj estas konsiderata unu el la plej granda aŭtoritatoj ĉi-kampe. En 1930 li ricevis de Akademio de Nacia Medicino en Parizo premion je la nomo de Pannetier pro pruvo de sekureco kaj efikeco kontraŭtuberkulozaj vakcinoj, kio permesis ilian vastan aplikon. Li estis pioniro en Pollando. Kiel la unua prilaboris statistike oftecon de apero de tuberkulozo ĉe infanoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Antoni Gąsiorowski, Jerzy Topolski (redakto), Wielkopolski słownik biograficzny (Biografia vortaro de Grandpolujo), Warszawa–Poznań 1983, PWN ISBN 83-01-02722-3