Japana giganta salamandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japanese giant salamander
Japana giganta salamandro
(Andrias japonicus), nome primitiva salamandro.

La Japana giganta salamandro (Andrias japonicus) estas endemia de Japanio, kie ĝi estas konata kiel Ōsanshōuo (オオサンショウウオ/大山椒魚?), laŭvorte signife "giganta pipro fiŝo". Kun longo de ĝis preskaŭ 1.5 m,[1] ĝi estas la dua plej granda salamandro en la mondo, superata nur de la tre simila kaj tre proksime rilata Ĉina giganta salamandro (A. davidianus). Estas nur tri konataj membroj de la familio de Kriptobranĥedoj: nome la Japana kaj Ĉina gigantaj salamandroj unuflanke en la genro Andrias kaj la orientusona Amerika giganta salamandro en la genro Cryptobranchus.

La Japana giganta salamandro estas disvastigata tra riveroj en sudokcidenta Japanio. Tiu specio ofte hibridiĝas kun Ĉinaj gigantaj salamandroj, kiuj estis enmetitaj en la areo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Japana giganta salamandro povas kreski ĝis iĝi 160 cm longa kaj 25 kg peza. Ĝi estas la dua plej granda amfibio en la mondo, post nur sia proksima parenco, la Ĉina giganta salamandro. Ties bruna kaj nigre makula haŭto havigas kamufladon ĉe la fundo de rojoj kaj riveroj. Ili havas tre malgrandajn okulojn kaj nebonan vidkapablon. Ties buŝoj etendas tra la larĝo de ĝiaj kapoj, kaj povas malfermiĝi la tuton de la larĝo de ĝiaj korpoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andrias japonicus - Amphibiaweb
  2. "Japanese Giant Salamander". Smithsonian National Zoological Park. [1] Arkivigite je 2016-07-27 per la retarkivo Wayback Machine Alirita en 2016-06-13.