Japana idolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Momoiro Clover Z

En la japana pop-kulturo idolo (アイドル [aidoru]) estas juna fama pop-media persono (kantisto, aktoro, foto-modelo kaj simile), rigardata kiel neatingeblan objekton de amo por adorantoj. Japanaj kompanioj ekspluatas la fenomenon por komercaj celoj, serĉante kaj kreante novajn idolojn. Specialaj agentejoj ofte okazigas selektajn konkursojn por junuloj kaj junulinoj.

La ĉefaj ecoj de idolo, kiuj rezultigas adorado ĉe la japana spektantaro, estas pureco kaj senruzeco. Idoloj devas esti idealaj ekzemploj por juna generacio. Agentejoj, kun kiuj kontraktis idoloj, inspektas ilian profesian kreskon kaj observas ilian konduton. Al idoloj estas malpermesitaj amaj rilatoj. Ne maloftas skandaloj en gazetaro pri rompoj de tiu regulo. Kutime ili ne konfirmiĝas oficiale, sed iufoje idolo lasas scenejon.

Vidu ankaŭ