Japana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Japana lingvo
日本語 [Nihongo]
Parolata en Japanio
Parolantoj 127.000.000
Skribo Miksaĵo de la Ĉina skribo kun du ĉin-derivitaj silabaroj
Lingvistika klasifiko
Altaja (Disputoj abundas)
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flago-de-Japanio.svg Japanio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ja
  ISO 639-2 jpn
  SIL JPN
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La japana lingvo estas la nacia lingvo de Japanio, de nekonata origino. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj.

Parencoj kaj origino[redakti | redakti fonton]

La sola konata parenco de la japana estas la rjukjua (Ryūkyū) lingvo, parolata en la Rjukjuaj Insuloj sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardata kiel dialekto de la japana. La rjukjuaj dialektoj estas pli-malpli interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjua neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

Vokala trapezo de la japana lingvo

La bazon de la japana fonologia sistemo bone modelas la kana-skribo (vidu supre), kiu notas silabojn konsistantajn el konsonanto kaj vokalo. Aldone ekzistas la silabferma (n).

Ankaŭ sola vokalo sen konsonanto povas konsistigi silabon.

Pri la prononco estas regionaj diferencoj interne de Japanio.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Simile kiel Esperanto la japana havas kvinpartan vokalan sistemon; la kvin vokalojn oni laŭ IFA transskribas kiel /a/ /e/ /i/ /o/ /ɯ/. La unuaj kvar estas similaj al la esperantaj, sed /a/, /e/ kaj /o/ havas ferman kaj malferman variaĵon depende de la longeco. La sonon /ɯ/ oni produktas prononcante "u" sen rondigi la lipojn.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La konsonantoj, kiuj formas la unuan parton de la silaboj, estas principe 14, sed ne ĉiu okazas kombine kun ĉiu vokalo. Aldone ekzistas moligitaj variaĵoj kun "j"-sono inter konsonanto kaj vokalo, tamen nur kun la vokaloj /a/, /o/ kaj /u/, kaj ne kun la konsonantoj ŭ kaj, evidente, j. La kombinoj "ji" kaj "je" ne ekzistas, kaj "ŭ" ekzistas nur kombine kun "a" ( = ŭa); signo por "ŭo" ekzistas (), sed ĝi estas prononcata "o" kaj markas, kiel postpozicio, la akuzativon.

La vokaloj influas la prononcadon de la (antaŭa) konsonanto, ekzemple jene:

  • Antaŭ "i" la konsonanto "s" estas prononcata kiel "ŝ" (sa / ŝi / su / se / so), kaj "t" estas prononcata kiel "ĉ".
  • Antaŭ "u" la konsonanto "t" estas prononcata kiel "c" (ta / ĉi / cu / te / to), kaj "d" estas prononcata kiel "z".
  • Antaŭ "u" la konsonanto "h" estas prononcata kiel "h" (ha / hi / fu / he / ho).
  • Kaj tiel plu.

Tiaj apartaĵoj estas grava diferenco inter la transliteradsistemoj Hepburn (kiu notas ilin) kaj Kunrei (kiu ignoras ilin). Vidu malsupre ĉe skribo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas neniujn prepoziciojn kiel la hindeŭropaj lingvoj sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato.

La substantivo ne fleksiiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri la frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, la plurnombro estas nedeviga.

La verbo fleksiiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj.

Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:

iĉi, ni, san, ŝi, go, roku, ŝiĉi, haĉi, kju, ĝu (unu, du, …, dek)

Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:

hitocu, hutacu, miccu, joccu, icucu, muccu, nanacu, jaccu, kokonocu, to (unu, du, …, dek)

Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.

Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") → pasokon

Skribo[redakti | redakti fonton]

La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj:

  • Ĉinaj signoj (Kanji): signoj pruntitaj el najbara Ĉinio ekde proksimume la kvina jarcento. La ĉinaj signoj ofte prononciĝas plurmaniere, ĉar ili estis pruntataj kaj laŭ signifo, kaj laŭ sono, kaj por ĉindevenaj pruntvortoj. Inter 1981 kaj 2010 ĉiuj japanaj infanoj devis lerni 1945 normigitajn ĉinajn signojn; nun ili devas lerni 2136. Ankaŭ miloj da pliaj ekzistas. En 1946 Japanio reformis la signojn, ĝenerale simpligante ilian formon.
  • Rondaj kanaoj (hiragana): signoj, kiuj reprezentas silabojn, aŭ pli precize moraojn. Ili baziĝas sur kursivaj formoj de ĉinaj signoj. Oni skribas per ili gramatikajn finaĵojn kaj postpoziciojn, kaj japanajn vortojn por kiuj ne ekzistas (normigitaj) ĉinaj signoj.
  • Strekaj kanaoj (katakana): signoj, kiuj same reprezentas moraojn, sed kiuj baziĝas sur simpligitaj pecoj de ĉinaj signoj. La du kana-sistemoj nombriĝas je po 46 simboloj. Oni uzas strekajn kanaojn precipe por skribi moderntempajn pruntvortojn, fremdlingvajn nomojn, kaj onomatopeojn.
  • Latinaj literoj (rōmaji): Oni ankaŭ povas skribi la japanan per la latina alfabeto. Tia skribo uziĝas precipe en dokumentoj, vojmontriloj, kaj lernolibroj por fremdlingvanoj. Ne ekzistas unusola ĉie-uzata latinliteriga sistemo. Tial uzi latinajn literojn senerare povas esti iom malklara afero. Ĉi tie prezentiĝas latinliterigo pli-malpli laŭ la oficiala sistemo Kunrei (japane 訓令, «direktivo») aŭ Monbusyo (japane 文部省, «kultura ministerio»), sed ankaŭ plejofte uzata estas la Hepburn-a sistemo. La sistemo Kunrei estas malofte uzata eĉ en Japanio, ĉar ĝi estas malfacile legebla por neparolantoj de la japana: ankaŭ la oficialaj retejoj de la japana registaro uzas la hepburnan. Tamen, Kunrei estas pli konciza ol la sistemo Hepburn, kaj tial estas ĝenerale uzata por klavarumado en la japana en komputiloj. La vorto «mi» estas skribita watashi laŭ la sistemo Hepburn, kaj watasi per la latinigo Kunrei, kaj prononciĝas ŭataŝi.
  • arabdevenaj nombrosimboloj, sed la japana skribo ankaŭ uzas la ĉinan nombrosimbolaron.

Ofte oni apudigas al maloftaj ĉinaj signoj silabajn kanasignojn por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de tipo ruby. Kun vertikala tekstdirekto, furigana kutime situas sur la dekstra flanko de la teksto, tamen kun horizontala direkto supere.

Jen la bazaj signoj de la ronda kaj la streka kanaaroj (kun latinliteraj prononcindikoj)

En la du kana-sistemoj la voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas disde la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. b samamaniere distiniĝas de h (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f). p distingiĝas de b per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.

En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.

Ekzempla teksto[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1: すべての人間は、生まれながらにして自由であり、かつ、尊厳と権利とについて平等である。人間は、理性と良心とを授けられており、互いに同胞の精神をもって行動しなければならない。

Transskribado Hepburn: Subete no ningen wa, umare nagara ni shite jiyū de ari, katsu, songen to kenri to ni tsuite byōdō de aru. Ningen wa, risei to ryōshin to wo sazukerarete ori, tagai ni dōhō no seishin wo motte kōdō shinakereba naranai.

Japandevenaj Esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro (harakiri, honora sinmortigo de samurajo), haŝioj (manĝbastonetoj), hibakuŝo, ĵudo, kamikazo, karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵao, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sorobano, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, ŝamiseno, Ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, tokusacuo, udonoj (nudeloj), utao, zorioj, zumioj.

Triviale[redakti | redakti fonton]

  • En japana lingvo dankon signifas peniso. Kelkaj japanaj esperantistoj – specife virinoj – malŝatas diri la vorton, do ili anstataŭe diras dankas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/09, paĝo 20: La japana verkita de Bradley Kendal.
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/10, paĝo 21: Du ortografioj verkita de Yamasaki Seikô.